Sekundara koloro
El Vikipedio
Sekundaraj koloroj estas ĉiuj kolornuancoj, krom la primitivaj koloroj (ruĝo, flavo, bluo) kaj la nekoloraj nigro kaj blanko.
Oni povas distingi inter "primitivaj" sekundaraj koloroj, estigitaj de du primitivaj koloroj (oranĝo [flavo + ruĝo ], verdo [bluo + flavo], viola [blua + ruĝa]), kaj "sekundaraj" sekundaraj koloroj, estigitaj de alispecaj kolormiksaĵoj (ekzemple okra [flavo + bruno (ruĝo + flavo + nigro)].