Krnov
El Vikipedio
Krnov (ĉeĥe Krnov, germane Jägerndorf, pole Karniów, Krnów, latine Carnovia) estas urbo en ĉeĥa parto de Silezio, nord-okcidente de Opava, ĉe kunfluiĝo de riveroj Opava kaj Opavice, proksime al la landlimo kun Pollando. En 1997 estis 26 178 loĝantoj. En la urbo estas industrioj tekstila, maŝina, elektroteknika, tipografia, lignaĵa, likvora, produktado de artefaritaj floroj. Ekde 1873 fabrikado de orgenoj. En la urbo estas fervojnodo kaj ŝoseo al Polujo.
La urbo estis fondita verŝajne en 1221, ekde 1377 ĝi jam estas dokumentita kiel centro de princlando Krnov. Inter 1523-1623 ĝin posedis brandenburgaj markgrafoj, post 1623 familio Lichtenstein. En 1742 post la unua silezia milito la plejparton de la regiono Krnov akiris Prusio, sed la urbo mem restis posedaĵo de Aŭstrio. Post 1918 ĝi fariĝis parto de Ĉeĥoslovakio, post 1992 de Ĉeĥio.
[redaktu] Ekstera ligilo
Pri Krnov: ĉeĥe, angle kaj germane