Slow Food
El Vikipedio
Slow Food [sloŭ fud] (angle por "malrapida manĝaĵo", kiel malo de "fast-food" aŭ rapida manĝaĵo), estas pri-manĝaĵa movado fondita 1989 en Italio; ĝi nun disvastiĝis en 45 landoj.
Filozofie ĝi rigardas sin kiel gastronomian fakon de la ekologiisma movado. Aliaj rigardas ĝin kiel la kuirartan fakon de alimondismo.
Ĝiaj celoj estas:
- oponi la damaĝajn efikojn de la industrio kaj kulturo de la hastmanĝo kaj ties standardigon de la gustoj kaj gusto-ŝatoj.
- prefere uzi lokajn produktojn, pro la diversaj rezultantaj avantaĝoj: ekonomiaj, sociaj, mediaj ktp.
- eduki la infanojn kaj plenkreskulojn al la kapablo kaj amo gustumi, kaj al flegado de la kuirartaj tradicioj.
- helpi al tiuj produktistoj, kiuj provas elfari bonkvalitajn manĝaĵ-varojn en metiarta skalo.
- disvastigi filozofion de plezuro.
- instigi al turismo kun atento kaj respekto al la medio, kaj al iniciatoj de solidareco en la kampo de nutrado (komparu kun ekoturismo).
la 20-22-ajn de oktobro 2004 ili aranĝis en Torino unu grandan internacian kunvenon nomita "Terra Madre".