Sona (planlingvo)
El Vikipedio
Sona estas apriora planlingvo proponita de brita Arthur Kenneth Searight (1883-1957), el Kensington, en 1935. La nomo de lingvo signifas "Neŭtrala lingvo" (so= lingvo, na = neŭtrala).
Searight estis bone konata en elegantaj samseksemaj medioj de Britio kiel tre dezirinda paro kaj umikis verkistojn kaj intelektulojn de lia tempo. Charles Kay Ogden, tiam eldonisto, profitante lian famon inter aristokratuloj kaj artistoj, konvikis lin tial ke li permesis publikadon de lia planlingvo. La verko havis favoran ricevon de brita kritiko. Ogden publikis en la libro Sonan/bazan anglan votaron, profitante por propagandi sian propran projekton.
Enhavo |
[redaktu] Gramatiko
Sona estas aglutina lingvo, sed kun forta tendenco al izolanteco. Malgraŭ ĝi estas apriora lingvo, Searight provis sekvi la strukturon de la naturaj lingvoj.
Sona uzas anglan alfabeton, ekscepte la W, kun angla prononco (ekcepte x = /ŝ/ kaj c = /ĉ/).
La lingvo havas tri klasvortojn, nome nomoj, vortetoj kaj verboj. Ne estas konkordanco aŭ gramatika ĝenro. Estas nur 375 radikoj, kunmetaĵoj estas tre oftaj.
La sintaksa ordo estas SVO.
[redaktu] Ekzemploj
- xe den jan = la kato prenis la raton.
- jan den xe = la rato prenis la katon.
- xe ru = la kato foriris.
- an na sa laba ci Ruso = ŝi ne parolas la rusan lingvon.
kindileni. o hara, mi han da kasatu ua [hakaidaleci] vi [fuada] vosi ua nali meka aketu po same ikeni. mi uo, naui, da alete ua, po unume di hakaidaleci, tu hojio vie fa seru da udaxo jidi akeda bi tu li minyadaya, ge on to kalami usiu da vaka hanitu li un idadi, [so] tu leni ge [jidiubizamelen].
Oficiala letero.
Sinjoro, mi havas la honoron informi vin ke la [Ŝtata Sekretaro] por [Fremdaj aferoj] bedauras ke li estas nekompetenta por konsideri vian oferon en la sugesta senco. Mi estas, tamen, aŭtorigita diri ke, en la opinio de Ŝtata Sekretario, viaj apartaj kvalitoj estos konsiderataj por pravigi la personan aplikon de vi al "Home Office", kaj li instrukciis min prezenti vian nomon al departmento, [kune kun] vian leteron kaj [raporto de persona servo].
[redaktu] Bibliografio
Kenneth Searight
Sona, an auxiliary neutral language
London, Kegan Paul, Trench, Trubner & Co., 1935
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Sona Language Lab - kun tuta libro de Searight.
- Sonayagema.org - informoj en Esperanto
- Sona Conlang Profile
- SonaUiki
- [http://www.freewebs.com/flowingfree/languageslinguistics.htm#47146989 IALS - links to Sona