St. Florian
El Vikipedio
Geografio > Aŭstrio > St. Florian < Klasika muziko
St. Florian [zankt florian] estas urbo en Supra Aŭstrio, kun loĝantaro de ĉirkaŭ 5500 personoj. Ĝi situas 296 metrojn super marnivelo, 16 kilometrojn sude de Linz, la ĉefurbo de Supra Aŭstrio.
St. Florian estas konata kiel loko de unu el la plej malnovaj monaĥejoj augustenaj en Aŭstrio. La monaĥejo havas grandan orgenon, sur kiu ludis la komponisto Anton Bruckner (1824-1896). Bruckner estis entombigita sub la orgeno en la preĝejo.
St. Florian havas diversajn muzeojn kaj estas grava kultura centro de la regiono.