Stonehenge
El Vikipedio
Stonehenge [stoŭnhenĝ] estas neolitika monumento apud Amesbury en la provinco de Wiltshire en Anglio. Laŭ arkeologiaj esploroj unua ŝtoncirklo estis konstruita ĉirkaŭ -6000, kaj la tuto estis rekonstruita kaj pligrandigita verŝajne inter -2500 kaj -2000 kaj parte rekonstruita en la 19-a jarcento.
La katedrala urbo Salisbury estas 13 kilometrojn (8 mejlojn) for, kaj en la vojo estas la ruino de mezepoka urbo Old Sarum.
Stonehenge estas granda rondforma grupo (kromleĥo) de starantaj ŝtonegoj t.e. megalitoj. Ĝi ankoraŭ estas sanktejo por modernaj druidoj kaj aliaj paganoj, sed la zorgorganizaĵo English Heritage malpermesas alproksimiĝi al la ŝtonoj, precipe dum somera solstico.
Piedireble ĉirkaŭ Stonehenge estas altaĵetoj, verŝajne neolitikaj tomboj, kaj neolitika ŝtona "ŝoseo".
En 1986 Stonehenge estis deklarita de UNESKO loko de Monda Kulturheredaĵo.
Proksima ŝtonrondo en Wiltshire estas Avebury, kie vilaĝo kreskis meze de la rondo.
Kelkaj markoj montras, kie suno aperas kaj malaperas en specialaj tagoj kiel solsticoj. Oni supozas, ke konstruintoj de Stonehenge uzis ĝin kiel kalendara ilo.