Suna eklipso
El Vikipedio
Suna eklipso (greke έκλειψις, ékleipsis - laŭvorte kovro, ombrigo) sur la tero estas astronomia evento, kiu okazas, kiam la lumo por rigardanto en certa parto de la tero tute aŭ parte kovras la sunon: tie, kie la ombro de la luno trafas la teron, rigardeblas la fenomeno.
Kontraste al luna eklipso, kie vere la luno iĝas malhela, la suno kompreneble plulumas. Nur parto de la tero troviĝas en ombro de la luno. Tial, analogie al la vorto "luna eklipso", fakte estus logike paroli ne pri "suna", sed pri "tera eklipso".
Enhavo |
[redaktu] Specoj de sunaj eklipsoj
Laŭ la grado de kovrado eblas distingi kvar specojn de sunaj eklipsoj:
[redaktu] Tuta suna eklipso
La luno pasas ekzakte antaŭ la suno, kaj dum mallonga tempo komplete kovras ĝin. Tiu tipo de eklipso por astronomoj estas la plej interesa, inter alie ĉar observeblas la suna korono, la hela gasa orbito de la suno, kiu normale superlumiĝas per la helega suna lumo. Krome ĉe steloj, kiuj por rigardanto sur la tero situas preskaŭ malantaŭ la suno, mezureblas la kurbiĝo de la stela lumo pro la gravito de la suno.
Ĉar la suno estas relative granda lumilo, dum suna eklipso nur en relative eta teritorio de la tero rigardeblas tuta eklipso: tiu teritorio nomiĝas "kerna ombro" kaj havas radion de maksimume 265 kilometroj.
Tuta suna eklipso nur eblas, kiam la luno situas proksime de la tero kaj tial por tera rigardanto aspektas pli granda ol la suno.
[redaktu] Ringa suna eklipso
Se aliflane la luno troviĝas relative proskime de la suno, kaj por tera rigardanto aspektas pli eta ol la suno, ĝi dum suna eklipso nur kovras la centron de la suno kaj ĉirkaŭe restas luma ringo.
[redaktu] Hibrida suna eklipso
Hibrida suna eklipso komenciĝas kaj finiĝas ĉiam kiel ringa eklipso kaj dum la meza parto tre mallonge iĝas tuta eklipso. Hibridaj eklispoj estas maloftaj - unu procento de ĉiujsunaj eklipsoj estas de tiu-ĉi kategorio. Dum aprilo 2005 en la orienta pacifika oceano antaŭ la marbordo de Kostariko kaj Panamo okazis tia eklisp por proksimume 30 sekundoj, kaj la venonta nur okazos dum 2013. La fenomeno de unue ringa, meze tuta kaj fine ringa eklipso ekestas pro tio, ke dum la momento de la eklipso la distanco inter luno kaj tero preskaŭ ekzakte samas al la longeco de la kegla ombro de la luno: la luno do nur "pene" kovras la sunon, kaj nur dum tre mallonga tempo. La "kerna ombro" de la luno sur la tero nur ampleksas radiuson de malmultaj dekoj da kilometroj.
[redaktu] Parta suna eklipso
La luno ne pasas ekzakte antaŭ la suno, sed iom supre aŭ sube kaj tial nur parte kovras ĝin. Se ne plej granda parto de la suno kovriĝas, parta suna eklipso sur la tero de plej multaj homoj tute ne rimarkiĝas. Kompreneble ankaŭ tuta suna eklipso komenciĝas kaj finiĝas per parta eklipso.
[redaktu] Datoj de tempe proksimaj sunaj eklipsoj
dato | speco de suna eklipso | daŭro (*) min / s | rigardebla en ja jenaj teraj regionoj |
---|---|---|---|
19-a de marto 2007 | parta | - | Azio, Alasko |
11-a de septembro 2007 | parta | - | Latinameriko, Antarktiko |
7-a de februaro 2008 | ringa | 02m12s | Antarktiko, Aŭstralio, Novzelando |
1-a de aŭgusto 2008 | tuta | 02m27s | Norda Ameriko, Eŭropo, Azio |
26-a de januaro 2009 | ringa | 07m54s | suda Afriko, Antarktiko, sudorienta Azio, Aŭstralio |
22-a de julio 2009 | tuta | 06m39s | orienta Azio, Pacifika oceano, Havajo |
(*) daŭro de tuta suna eklipso.
La tuta suna eklipso de la 22-a de julio 2009 estos la plej longa de la 21-a jarcento. Teorie la centra fazo de tuta suneklipso povas daŭri 7m31s.
[redaktu] Vidu ankaŭ
la artikolon pri luna eklipso.