Kostariko
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Mezameriko > Kostariko
Kostariko - Costa Rica
Lando en Centra Ameriko, inter Panamo kaj Nikaragvo.
Enhavo |
[redaktu] Bazaj informoj
- Landkodo: CR.
- E-nomo: [a] Kosta-Riko (= "riĉa marbordo"); [o] Kostarika Respubliko.
- Nacia nomo: República de Costa Rica.
- Areo: 51.100 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Óscar Arias (2006-2010).
- Ĉefurbo: San-Joseo (657 mil).
- Loĝantaro: Ne ekzistas statistikoj laŭ raso; tamen estas sciate ke 2 procento de la loĝantaro konsideras sin indiĝenoj.
- Ŝtatlingvo: hispana lingvo.
- Kredantoj: katolikoj.
- Eksporto: kafo, tekstilaĵo, banano, sukero, kakao.
- Pokapa GNP: 9.100 $ (en 2004, laŭ CIA Factbook); 8.840 $ (en 2003, laŭ HDR); 7.838 $ (en 2001, laŭ WHO); 4.280 $ (en 2003, laŭ UNICEF).
- Organizoj: UNO (1945), OAŜ
[redaktu] Administra organizado
- Ĉefa artikolo: Provincoj de Kostariko
Kostariko konsistas el sep provincoj:
- Alajuela
- Guanacaste
- Heredia
- Limón
- San José
- Cartago
- Puntarenas
[redaktu] Historio
Ĉefa artikolo: Historio de Kostariko
Diversaj popoloj loĝis en la nuna teritorio de Kostariko, ĝis la alveno de la hispanaj konkerantoj. Ĝis la 19-a jarcento ĝi estis la plej suda parto de la vicreĝujo de Nova Hispanio.
Post mallonga aparteno al la meksika regno, ĝi formis parton de la Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko de 1823 ĝis 1839. Depost 1840 Kostariko estas sendependa respubliko.
Kostariko estas ekzemplo de politika stabileco, kompare kun siaj najbaraj landoj. En 1949, José Figueres Ferrer abolis la armeon, kaj tiel fariĝis escepto en la tuta mondo.
[redaktu] Esperanto-movado
Vidu apartan artikolon pri Esperanto-movado
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Ĉiuj ligoj estas en la hispana :
- (Kostarika) Ministerio pri Turismo
- Historiaj tagoj de Kostariko
- Informoj pri Kostariko (Urbodomo de San-Joseo)
- Universitato de Costa Rica (Observejo pri Disvolviĝo)
- Artikoloj pri la Historio de Kostariko (Fako pri Historio de la Universitato de Kostariko)
- Historio pri herooj de la Patrujo (Nacia Asocio de Radio kaj Televido)
- CambioDelDolar.com - Kostarika kolumbo <=> Usona dolaro(hispana, angla)
- Kostariko
- Kostariko Turismo
- Kostariko - Costa Rica