Tapiro
El Vikipedio
?Tapiro | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brazila tapiro
|
||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
||||||||||||
Bairda tapiro Tapirus bairdii |
La tapiro (Tapirus) estas besto kun mallongaj kruroj kaj dika korpo. (Ĝi aspektas iom kiel porko kun nekutime longa rostro). La familio Tapiredoj enhavas nur unu genron -- tiun de la tapiro. La tapiro loĝas en la tropikaj arbaroj.
En Brazilo la tapiro estas simbolo de stulteco.
[redaktu] Anatomio
Ĝiaj ulno kaj fibulo estas apartaj ostoj. Ĝi havas sur la antaŭaj kruroj 4 fingrojn, kaj sur la malantaŭaj nur 3. La dentoformulo de la tapiro estas 3143/3143, la molaroj estas malaltaj, kun longa radiko (brachiodonte). La nazo kaj la supra lipo kune formas tenpovan rostron.