Telefono
El Vikipedio
Telefono estas aparato por interkomuniki aŭde.
Laŭ funkcia maniero ekzistas telefonoj:
- drataj
- radiaj, porteblaj, (poŝtelefonoj)
- satelitaj.
Komunikadon inter telefonoj estigas centralo, al kiu telefonoj estas ligitaj diversmaniere: aŭ per dratoj, aŭ radie. Historie, unue aperis drataj telefonoj. Ili ĝis nun estas plej stabilaj funkcie, sed devigas homon uzi ilin en unu loko. Post invento de radio aperis ebleco porti ilin en aŭto aŭ eĉ kun homo. Malavantaĝoj estas limito de radiokanaloj kaj kompare kun aliaj telefonoj pli granda pezo de radia telefono. Poŝtelefonoj estas speco de radiotelefono. Nun ili estas plej popularaj komunikiloj. Ili estas malgrandaj, funkcias preskaŭ ĉie, kie loĝas homo. Satelitaj telefonoj uzas satelitojn por komuniki inter si.
Oni povas uzi telefonan modemon por konekti (aliri) al Interreto.
[redaktu] Historio de internaciaj vortoj
La internacie en telefonaparato uzata vokvorto "allo!" (aŭ "ha-lo!") devenas el la hungara, ĉar la telefonpioniro Tivadar Puskás kiam li faris sian unuan provon respondis "mi aŭdas vin", hungare: hallom, kaj la nehungaraj ĉeestantoj reprenis la vorton kiel onomatopeo, kiu fariĝis internacia! Krom inter italoj kaj poloj, kiuj diras pronto kaj słucham (kio signifas "preta" kaj "mi aŭdas").
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligoj:
- Scienc-Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB ® fako "telekomuniko".
- La ĉela telefonsistemo.
- Vasco Milanez, Jimes, La ĉela telefonsistemo, en eLibrejo.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.