Centralo
El Vikipedio
Centralo (aŭ elektrejo) estas instalaĵo por produktado de elektra energio. Tio povas okazi laŭ tri metodoj:
- La ekzistanta mekanika mov- aŭ potenciala energio transformiĝas per generatoroj al elektra energio (ekz.: akvocentralo, ventocentralo, maronda centralo).
- El varmo per tranformiga maŝino produktiĝas mekanika energio kaj tio transformiĝas al elektra energio. La varmo povas esti produktata per la bruligo de karbo, petrolo aŭ natura gaso (termaj povumcentraloj), aŭ per la fisio de atomkeroj (atomkerna centralo).
- La specialaj energiformoj transformiĝas diretkte al elektra energio (ekz. sunĉeloj).
Ekzistas projektoj por centralo kiu uzos la fuzion de atomkernoj, sed ili estas nun en eksperimenta fazo (vidu ITER). Oni volas ekkonstrui unu en Francio (Cadarache) . La planata centralo - laŭ la kalkuloj - havos povon de 500 megavatoj.