Tildo
El Vikipedio
Interpunkciaĵoj |
---|
apostrofo ( ' ); ( ’ ) |
Aliaj tipografiaj markoj |
asterisko ( * ) |
~ | ̃ |
à | ã |
Ẽ | ẽ |
Õ | õ |
Ñ | ñ |
Tildo estas la signo ~. Ĝi etadas uzata kaj aparte kaj kiel diakrita signo, estanta aldonata super litero. En naturscienco ĝi ankaŭ estas uzata kiel memstara simbolo.
En unikodo la tildo havas di kodojn. La signo ~ kun kodo 126 (deksesuma 0x7e) estas por aparta uzo (ĉi tiu signo apartenas ankaŭ al askio). La diakrita signo ( ̃ ) estas kun kodo 771 (deksesuma 0x303), laŭdifine ĝi kombiniĝas kun la antaŭa litero.
[redaktu] Uzado kiel diakrita signo
Literoj kun tildo kiel diakrita signo: Ã ã Ẽ ẽ Õ õ Ñ ñ .
La nomo tildo devenas de 'titilus' en la latina lingvo. Ĝi oriĝinale estis malgranda n post literon: nn > n~ > ñ; an > a~ > ã, ktp.
En la portugala lingvo la tildo estas uzata por la vokaloj /ã/ kaj /õ/, tio estas, ĝi taŭgas por nazaligi la sonon de la vokaloj A kaj O. En la hispana lingvo oni ĝin uzas por esprimi la sonon nj (per ñ).
Ankaŭ en la bretona, eŭska, estona kaj la vjetnama oni uzas la tildon.
[redaktu] Uzado kiel aparta signo
En logiko, en bulea algebro tildo estas uzata por operacio de logika neo. Do por iu p, ~p estas ne p.
En kelkaj programlingvoj (C, C++, Java , Python), ~p estas laŭbita logika neo de p.
En matematiko estas uzata por priskribo de proksimuma egalo: a ~ b.
En elektrotekniko, tildo estas uzata por priskribi ke tensio aŭ kurento estas alterna, ekzemple ~230 V.
En ŝeloj de unikso-similaj sistemoj tildo estadas uzata por priskribi hejmajn dosierujojn (kutime de speco /home/nomo). Do, ~janedoe estas ekzemple /home/janedoe. (Vidu ankaŭ en norma hierarkio de dosierujoj en Unikso)
En interreto, tildo estadas uzata en nomoj de personaj retejoj, situitaj en servilo. Ekzemple http://www.abcdef.com/~johndoe/ estas retejo de uzanto johndoe/.