Tragopano
El Vikipedio
Tragopano estas genro de birdoj en la familio fazanedoj. Ili estas nomataj ankaŭ "kornitaj fazanoj" pro la du brilkoloraj, karnaj kornoj sur la kapo, kiuj povas rektiĝi dum la amindumaj dancoj. La genro havas 5 rekonitajn speciojn.
- nigrakapa tragopano Tragopan melanocephalus
- karmezina tragopano (karmezintropa tragopano) Tragopan satyra'
- ĉina tragopano Tragopan temminckii
- grizabdomena tragopano aŭ blankventra tragopano? Tragopan blythii'
- mandarina tragopano aŭ Flavabdomena tragopano Tragopan caboti