Turnicedoj
El Vikipedio
Turnicoj | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
{{{Bildo}}} | |||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
{{{SpecioS}}}
GR Gray 1840 |
La turnicoj aŭ hemipodoj estas eta familio de birdoj kiuj similas, sed tute ne rilatas, al veraj koturnoj.
Turnicoj estis tradicie lokitaj en Gruoformaj aŭ Fazanedoj (ordoj de gruoj kaj fazanoj). La Sibley-Ahlquist taksonomio levis ilin al ordo statuso kiel Turniciformaj ĉu ĉar ilia molekula evoluo rapidis pli ol la mezurlimoj de DNA hibridiĝo akceptas ĉu ĉar fakuloj ne faris ankoraŭ akuratajn komparojn ĉu ambaŭe. Ĵusaj molekulaj genetikaj studoj (Paton, kaj al. 2003, Fain kaj Houde 2004) pruvas, ke turnicedoj propre apartenas al strandobirdoj (ordo Ĥaradrioformaj).
Temas pri Malnovmonda grupo, kiu vivas ĉe varmaj herbejoj.
Temas pri etaj kurantaj birdoj, kiuj preferas ne flugi. La ino estas la plej brila el la du seksoj kaj komencas pariĝadon. La masklo kovas kaj zorgas la idon.
[redaktu] Specioj
Ĉiuj escepte nur unu (la Koturnopluvio, Ortyxelos meiffrenii) el la 15 specioj estas en la genro Turnix.
- Turnico, or Andalusian Hemipode, Turnix sylvatica
- Filipina turnico, Turnix worcesteri
- Sumba turnico, Turnix everetti
- Hotentota turnico, Turnix hottentotta
- Krurflava turnico, Turnix tanki
- Stria turnico, Turnix suscitator
- Madagaskara turnico, Turnix nigricollis
- Makulita turnico, Turnix ocellata
- Nigrobrusta turnico, Turnix melanogaster
- Pentrita turnico, Turnix varia
- Avela turnico, Turnix castanota
- Ruĝbrusta turnico, Turnix pyrrhothorax
- Ruĝdorsa turnico, Turnix maculosa
- Eta turnico, Turnix velox
[redaktu] Referencoj
FAIN, M. G., & P. HOUDE. 2004. Parallel radiations in the primary clades of birds. Evolution 58: 2558-2573.
PATON, T. A., A. J. BAKER, J. G. GROTH, AND G. F. BARROWCLOUGH. 2003. RAG-1 sequences resolve phylogenetic relationships within charadriiform birds. Molecular Phylogenetics Evolution 29: 268-278.
SIBLEY, C.G., & J.E. AHLQUIST. 1990. Phylogeney and Classifiaction of Birds. Yale University Press, New Haven.