Uma Thurman
El Vikipedio
Uma Karuna THURMAN (naskiĝis la 29-an de aprilo, 1970) estas usona aktorino.
Naskiĝinte en Bostono, Masaĉuseco, ŝi spertis budhisman edukadon. Uma estas la nomo de la Hind-Tibeta diino de lumo kaj beleco.
En la aĝo de 15 jaroj Uma Thurman forlasis la lernejon por komenci aktoran karieron en Novjorko. En la jaro 1990 ŝi edziniĝis al la aktoro Gary Oldman, sed la paro disiĝis. Duan fojon ŝi edziniĝis en 1998: al Ethan HAWKE, kiun ŝi ekkonis dum la laboroj por la filmo Gattaca. Ili havas unu filinon: Maya Ray, sed vivas disigite ekde 2003.
[redaktu] Uzoj de nomo
"Uma Turman" estas ankaŭ nomo de tre populara rusia rokbando, nomita omaĝe al Uma THURMAN. Kredeble pro eventualaj juraj problemoj oni ĉiam skribas la nomon de la bando sur afiŝoj kiel "Uma2rman" aŭ ankoraŭ iel por ne ŝajnigi, ke temas pri koncerto de la usona aktorino. Vidu apartan artikolon pri la rusia rokbando: Uma Turman.
[redaktu] Filmaro
- Kiss Daddy Goodnight (1987)
- Johnny Be Good (1988)
- Dangerous Liaisons (1988)
- The Adventures of Baron Munchausen (1989)
- Where the Heart Is (1990)
- Henry & June (1990)
- Robin Hood – Prince of Thieves (1991)
- Jennifer Eight (1992)
- Final Analysis (1992)
- Mad Dog and Glory (1993)
- Even Cowgirls Get the Blues (1993)
- Pulp Fiction (1994)
- A Month by the Lake (1995)
- Duke of Groove (1995)
- The Truth About Cats & Dogs (1996)
- Beautiful Girls (1996)
- You're Still Not Fooling Anybody (1997)
- Gattaca (1997)
- Batman & Robin (1997)
- La Mizeruloj (1998-a filmo) (1998)
- The Avengers (1998)
- Sweet and Lowdown (1999)
- Vatel (2000)
- The Golden Bowl (2000)
- Tape (2001)
- Chelsea Walls (2001)
- Hysterical Blindness (2002)
- Kill Bill (2003)
- Paycheck (2003)