Universitato de Oksfordo
El Vikipedio
La Universitato de Oksfordo (angle: University of Oxford sed ankaŭ konata kiel Oxford University) estas la plej malnova universitato en la angla-lingva mondo.
Oni ne scias la fondo-daton, sed certe oni instruis tie en 1096.
Post 1167 kiam Henriko la 2-a malpermesis anglajn studentojn studi ĉe la Universitato de Parizo, Oksfordo rapide pligrandiĝis. Post la murdo de du studentoj en 1209 oni dissolvis la universitaton; estis fondita la Universitato de Kembriĝo. Sed en junio 1214 Nicholas de Romanis, papa legato, pritraktis ĉarton kaj la universitato revenis al Oksfordo.
La universitato estas federacio de diversaj kolegioj, kiuj multrilate konservas proprajn regulojn kaj kutimojn. Kiel Kembridĝo, la universitato prizorgas la unuecajn aferojn, ekzemple enhavon de la kursoj, bibliotekoj, ekzamenoj
[redaktu] Kolegioj de la Universitato de Oksfordo
KOLEGIO | FONDITA |
All Souls College | 1483 |
Balliol College | 1263 |
Blackfriars | 1221 |
Brasenose College | 1509 |
Campion Hall | 1896 |
Christ Church | 1546 |
Corpus Christi College | 1517 |
Exeter College | 1314 |
Green College | 1979 |
Greyfriars | 1910 |
Harris Manchester College | 1889 |
Hertford College | 1740 |
Jesus College | 1571 |
Keble College | 1870 |
Kellogg College | 1990 |
Lady Margaret Hall | 1878 |
Linacre College | 1962 |
Lincoln College | 1427 |
Magdalen College | 1458 |
Mansfield College | 1886 |
Merton College | 1264 |
New College | 1379 |
Nuffield College | 1958 |
Oriel College | 1326 |
Pembroke College | 1624 |
The Queen's College | 1341 |
Regent's Park College | 1927 |
St Anne's College | 1878 |
St Antony's College | 1953 |
St Benet's Hall | 1897 |
St Catherine's College | 1963 |
St Cross College | 1965 |
St Edmund Hall | 1278 |
St Hilda's College | 1893 |
St Hugh's College | 1886 |
St John's College | 1555 |
St Peter's College | 1961 |
Somerville College | 1879 |
Templeton College | 1995 |
Trinity College | 1554 |
University College | 1249 |
Wadham College | 1610 |
Wolfson College | 1981 |
Worcester College | 1714 |
Wycliffe Hall | 1877 |
[redaktu] Aliaj kolegioj en Oksfordo
Bonvolu noti ke troviĝas dua universitato en Oksfordo – Brookes-Universitato, antaŭe la Oksforda Politekniko. Ĝi estas moderna universitato kaj havas propran terenon. Ĝi ne estas ligita al la Universitato de Oksfordo.
Ankaŭ troviĝas kelkaj sendependaj kolegioj ne ligitaj al la universitato. Ili ofte estas popularaj ĉe eksterlandaj studentoj, ĉar tio permesas ilin diri tute honeste, ke ili ja studis ĉe Oksfordo! La kvalito de la edukado en la kolegioj varias.
Kolegio Ruskin ankaŭ troviĝas en Oksfordo. Ĝi ne estas parto de la Universitato de Oksfordo, sed havas fortajn ligojn kun ĝi.