Vahabismo
El Vikipedio
Vahabismo estas aparta branĉo de Islamo, kiu naskiĝis en la dek-oka jarcento en nun-tempa Saŭda Arabio, de la instruadoj de Mohamedo Ibn Abd al Wahab(1703-1792). Ĉi tiu branĉo de Islamo estas la plej sekvata en Saŭda Arabio kaj en Kataro, kie la registaroj apogas ĝin.
La vahabitoj mem malofte uzas la vorton Vahabismo, kaj preferas "muwahidun", kiu signifas "unitaristoj".
[redaktu] Kredoj
Vahabitoj akceptas la Koranon kaj la Haditojn, kaj ankaŭ kelkajn komentajn verkojn pri ili, inkluzive de tiuj de verkoj de Ibn Taymiyya (1263-1328) kaj de Al Wahab. Male kiel aliaj Sunitoj, ili refuzas sekvi apartan Madhabon (skolo de islama leĝofarado), ĉar ili asertas ke ili interpretas la vortojn de la profeto Mohamedo pli rekte. Vahabitoj alvokas al puritana kaj rigora pozicio pri religiaj demandoj. IIi volas liberigi Islamon de novaj evoluoj kiuj venis post la tempoj de la profeto, de heresioj kaj de idolatraj praktikoj. Ili refuzas multajn praktikoj, ekzemple preĝadon ĉe tomboj aŭ preĝadon al sanktuloj, anĝeloj aŭ profetoj malsamaj ol dio mem, ĉar ili konsideras ilin formoj de idolatrio. Ili ankaŭ refuzas la celebradon de jaraj festivaloj honore al la profeto aŭ al sufitaj sanktuloj.
[redaktu] Disvastiĝo
Al Wahhab konvinkis Mohamed Ibn Saud, triban ĉefon en parto de la araba duoninsulo, ke li fariĝu Vahabito. Nuntempe, la reganta familio en Saŭda Arabio estas ĝuste la Al Saud, al kiu li apartenis. En 1924, ili kaptis la Mekka kaj Medino, permesante al ili prediki Vahabismon al la pilgrimoj de la tuta Islama mondo. Vahabismo vere fariĝis grava post la malkovro de grandaj rizervoj de nafto en Saŭda Arabio, en 1938. La grandegaj profitoj kiujn la Saŭda registaro ricevis de la nafto estis uzitaj parte por disvastigi Vahabismon trans la mondo, kaj la Saŭda registaro kreis multajn moskeojn kaj organizaĵojn kiuj provas disvastigi vahabismon trans la islama mondo. Tamen, Saŭda Arabio kaj najbara Kataro restas la nuraj landoj kie ĝi estas la plej populara kredo. Saŭda Arabio estas ofte konsiderita la plej religiema kaj konservema islama lando. La praktikado de aliaj religioj estas malpermesita en la lando, kaj la tuta publika vivo baziĝas sur religio. Virinoj havas tre malmultajn rajtojn (ekzemple ili ne rajtas stiri aŭtomobilon). Pro tio, Vahabismo estas ofte traktata kiel la plej konservema, rigora kaj malliberala branĉo de Islamo, almenaŭ fare de okcidentanoj.