Valenciennes
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Nord > Valenciennes < Urboj
Valenciennes | |
---|---|
Lando | Francio |
Regiono | Nordo-Kaleza Markolo |
Departemento | Nord (subprefektejo) |
Arondismento | Valenciennes (ĉefurbo) |
Kantono | Valenciennes (ĉefurbo) |
Poŝtkodo | 59300 |
Urbestro Aktuala mandato |
Dominique RIQUET 2001 - 2008 |
Longitudo | 03° 31' 33" OR |
Latitudo | 50° 21' 35" NO |
Alto | 42 m |
Areo | 13,84 km² |
Loĝantaro | 41 278 loĝ. (1999) |
Valenciennes [valăsien] (esperantigite Valencieno) estas urbo en norda Francio, en la regiono Nordo-Kaleza Markolo kaj en la departemento Nord. Ĝi estas tre malnova urbo kaj havas jam pli ol mil jarojn. La urbo mem havas 40.000 loĝantojn, en la ĉirkaŭaĵo estas kromaj 300.000 loĝantoj.
Enhavo |
[redaktu] Ekonomio
Valenciennes estas universitata urbo kaj ekonomia centro de norda Francio. Speciale gravas por la regiono la metala kaj aŭtomobila industrioj.
[redaktu] Ĝemelaj urboj
Ĝemelaj urboj de Valenciennes estas Agrigente (Italio), Düren (Germanio), Gliwice (Pollando), Medway (Britio), Moskvo (Rusio), Nacka (Svedio), Obuda (Hungario), Salgotarjan (Pollando) kaj Yichang (Ĉinio).
[redaktu] Esperanto-movado
Ekzistas Esperanto-klubo Valenciennes-Espéranto. Prezidanto de la klubo kaj delegito de UEA estas Jean Dietrich.
Vidu pliajn informojn pri Valenciennes-Espéranto.