Vim (tekstoprilaborilo)
El Vikipedio
|
Ŝablono:Infobox Software
Vim, kiu signifas Vi IMproved (Vi plibonigita), estas publikfonta plurplatforma tekstoprilaborilo. Kiel ido de vi, Vim estas "moda", nekutimaĵo, kiu emas konfuzi novajn uzantojn.
De post kiam Bram Moolenaar unue eldonis ĝin en la jaro 1991, Vim akiris milojn da kapablaĵoj; multaj el ili estas speciale utilaj por redakti programkodo. Vim restas preferata de programistoj kaj de uzantoj de Uniksecaj operaciumoj
Jen iuj el la ĉefaj kapabloj de Vim, kaj plibonigoj kompare kun vi:
- Vim estas je 99% akordigebla kun vi
- portebleco: ekzistas versioj por
- multnivela malfaro/refaro
- pluraj ŝanĝitaj buferoj
- modo kun grafika uzulinterfaco (GUI)
- splititaj fenestroj -- kaj horizontale, kaj vertikale
- sintaksa kolorigo por centoj da specoj da sliparoj, eĉ la Vikipedia formato
- subteno de Unikodo
- trans-sesia historio de ordonoj/serĉoj/memoroj/pozicioj ...
- ordon-linia redaktado kaj vaste kapabla kompletigo
- Kapabloj por kompili/ekzameni/redakti similaj al tiuj de integritaj developaj ĉirkaŭaĵoj
- konservado de sesia stato, inkluzive de kursora pozicio kaj historio
- konfigurebla stato-linio
- kompletigo en enmeta modo
- plurmoda teksta faldado
- multkapabla skriptado kaj aritmetikaj esprimoj
- skriptitaj enŝutaĵoj
- el-distanca redaktado tra, inter aliaj, ssh-aj, ftp-aj kaj http-aj serviloj
- montra-moda selektado laŭ literoj/linioj/blokoj
- ekstreme detala helposistemo kun hiperteksto pere de ctags
- faldado de kodo
- respondas al la muso
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Tekstoprilaboriloj (listo)
- Tekstoprilaboriloj (komparo)
[redaktu] Eksteraj retpaĝoj
- la Vim-a hejmpaĝo (en la angla)
- ICCF Nederlando - La karitata organizo subtenata de Vim.
- Oftaj demandoj kaj respondoj pri Vim (en la angla)
- Vi-Improved.org (#Vim ĉe FreeNode)
- Manlibro (en la angla)
- Cream - Libera (GPL), facile uzebla konfiguraĵo de la potenca tekstoprilaborilo Vim por Vindozo kaj Linukso.
- comp.editors: Novaĵgrupo pri Vim (kun grupestro)
- Sintaksa kolorigo en Vim, remapigoj, kaj la "vimrc"
- KIEL redakti C-programojn pere de Vim