Vlaamse Liberalen en Democraten
El Vikipedio
La VLD (Vlaamse Liberalen en Democraten aŭ esperantlingve Flandraj Liberaluloj kaj Demokratuloj) estas flandra politika partio, kiu havas 85 000 membrojn (en 2004).
La partio en la jaro 1972 sendependiĝis de la tiama belga liberala partio. Ĝi tiam ekhavis la nomon PVV - Partio por Libereco kaj Progreso. Je la 15a de novembro 1992 la partio ekhavis sian hodiaŭan nomon, post plilarĝigo sub impulso de la tiama prezidanto Guy Verhofstadt.
Kelkaj konataj membroj de la VLD estas:
- Bart Somers (prezidanto)
- Guy Verhofstadt (momenta premiero de Belgio)
- Patrick Dewael (ministro de Eksteraj Rilatoj)
- Karel De Gucht (ministro de Enlandaj Aferoj)
- Marc Verwilghen (Ekonomia ministro)
- Vincent Van Quickenborne (ŝtata sekretario por administra plifaciligo)
- Rik Daems
[redaktu] Ekstera ligilo
Politikaj partioj en Belgio |
|
Reprezentata en la federacia aŭ la regiona parlamento: | |
Nederlandlingva : Groen! | CD&V | N-VA | SP.a | spirit | Vlaams Belang | VLD | |
Franclingva : CDh | Ecolo | FN | FDF | MR | PS | UF | |
Germanlingva : CSP | Ecolo | PJU-PDB | PFF | SP | Vivant |