Christen-Democratisch en Vlaams
El Vikipedio
Christen-Democratisch en Vlaams (CD&V) estas flandra politika partio. Ĝis septembro 2001 ĝi nomiĝis Christelijke Volkspartij (CVP).
La CVP fondiĝis je la 18a de aŭgusto 1945. Dum la balotado de 1946 tuj ĝi estis la plej granda partio.
Pro la lingvaj bataloj en Belgio, kaj precipe post la nederlandlingvigo de la universitato de Loveno en la 60aj jaroj, la unueco partio en 1972 disiĝis en flandra kaj valona partioj. La valona partio havis la nomon Parti Social Chrétien (ekde majo 2002 Centre Démocrate Humaniste).
Dum la balotado je la 13a de junio 1999 la CVP por la unua fojo ne estis parto de la registaro. En la federacia parlamento la VLD iĝis la ĉefa partio. Kun la socialistoj kaj la verduloj ili formis koalicion kun Guy Verhofstadt kiel premiero.
[redaktu] Politika pensaro
La partio CVP estas tradicie katolika konservema partio. Ĝi volas reprezenti larĝan loĝantaran segmenton. Diversaj sociaj grupoj (agrikulturistoj, sindikatoj, asocioj) formas ĝis hodiaŭ la bazon de la partio.
[redaktu] Ekstera ligilo
Politikaj partioj en Belgio |
|
Reprezentata en la federacia aŭ la regiona parlamento: | |
Nederlandlingva : Groen! | CD&V | N-VA | SP.a | spirit | Vlaams Belang | VLD | |
Franclingva : CDh | Ecolo | FN | FDF | MR | PS | UF | |
Germanlingva : CSP | Ecolo | PJU-PDB | PFF | SP | Vivant |