Wade-Giles
El Vikipedio
Wades-Giles estas la ĉefa sistemo uzata de la anglelingvanoj por transskribi la ĉinan lingvon per la latina alfabeto anstataŭ per la tradiciaj ĉinaj skribsignoj. La inventisto de la Wade-Giles metodo estas Thomas Wade je la 19-a jarcento, Herbert Giles faris la Ĉinia-anglan vortaron je 1912. ĝi estis grava metodo je la 20-a jarcento. Francoj uzis alian sistemon.
Nun la Ĉina registaro mem enkondukis alian plian sistemon , Pinyin, kaj pli kaj pli oni emas sekvi ties transkribadon, kvankam tiu ofte konfuzigas la okcidentulojn! Tajvano uzas alian fonetikan sistemon, Bopomofon.