Yasukuni-Sanktejo
El Vikipedio
Yasukuni-Sanktejo(Hepburn) (靖国神社 aŭ 靖國神社; [jasukuni ĵinĵa]) estas Ŝintoa Sanktejo en Ĉijoda-kvartalo de Tokia Metropolo.
La sanktejo adoras mortintajn militistojn kaj civitajn servistojn apartenantajn al Japana registaro en militoj. Ĝi estas sendependa al Jinjahoncho.
La areo estas konata turismejo de sakuro.
Post la dua mondmilito, partigo de la religio el la ŝtato starigis la sanktejon kiel religian grupon. La sanktejo eĉ nun ekspozicias en sia tereno "glorajn" armilojn, uzitajn de la imperiestra armeo, kun klarigo, kiu laŭdas pasintajn militojn. La oficiala paĝo de la sanktejo defendas A-klasajn militkrimulojn kiel martirojn.
Ĝi estis konstruita en 1869 por memoro de la mortintaj soldatoj dum la militoj. La hodiaŭan nomon ricevis la sanktejo en 1879. Oni fermis ĝin en 1945 kaj malfermis ĝin en 1986. Hodiaŭ ĝi memorigas pri 2,5 milionoj da japanaj soldatoj kaj inter ili militaj krimuloj. La sanktejon vizitas ĉiujare 8 milionoj da japanoj kaj turistoj. Ĉiujare en aprilo kaj oktobro okazas memorigaj cermonioj, kiujn partoprenas la imperiestro kaj ofte la ĉefministro. Tiuj vizitoj de la ĉefministro ekas akrajn protestojn en Ĉinio kaj Koreio.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.yasukuni.or.jp/english
http://www.yasukuni.or.jp
http://www.japanesehistory.de/fotos/Yasukuni
http://www.japantimes.co.jp/cgi-bin/getarticle.pl5?nn20041220f1.htm