Yngwie J. Malmsteen
El Vikipedio
Yngwie Malmsteen, arta nomo de Lars Johan Yngve Lannerbäck, (Stokholmo, 30-a de junio de 1963) estas sveda gitaristo .
Enhavo |
[redaktu] Historio
[redaktu] La Intereso pri Muziko
Lars Johann Yngwie Lannerback naskiĝis en Stokholmo, Svedio, la 30-an de junio, 1963. Li havis lecionojn de piano kaj trumpeto kaj kiam estis 5-jaraĝa gajnis sian unuan gitaron, kiu restis sen esti uzata ĝis la 18-a de septembro de 1970 kiam li vidis per televido specialan programon pri la forpaso de Jimi Hendrix. Kio pli multe prenis atenton de la knabo Malmsteen ne estis la tekniko mem de Hendrix, sed la momento kiam li rompis kaj poste bruligis la gitaron.
Malmstten multe havis influon de Deep Purple precipe pro la klasikaj influoj de la gitaristo Ritchie Blackmore. Tio konatigis lin kun klasikaj komponistoj kiel Bach, Vivaldi, Beethoven, Mozart kaj Paganini, inter aliaj.
Li estis unu el la pioniroj en la komponado de muzikoj kun miksaĵoj inter klasika muziko kaj pezroko.
[redaktu] Dediĉo al Muziko
Kiam li estis 10-jaraĝa adoptis la familia-nomon de sia patrino, Malmsteen, kaj ekde tiam komenci dediĉi ĉiujn siajn energiojn al la muziko kaj ĉesis iri al la lernejo. En la lernejo li ĉiam estis kosiderita kiel "problemulo", kverelis ofte kaj bone sukcesadis nur en tiuj fakoj kiuj plaĉis al li: angla lingvo kaj artoj. Lia patrino , rimarkante liajn talentojn, permesis ke li restu hejme kun liaj kd-j kaj gitaro.
[redaktu] Atualmente
En 2001, koncertoj de Yngwie kun la orkestro de Japanio estis registritaj kaj eldonoitaj kiel KD kaj DVD.
En 2002 eldonas la albumon Attack!!
Aktuale Malmsteen propagandas la albumon “Unleashed the Fury” (2005) kaj la lanĉon en DVD de “Concerto Suíte for Electric Guitar and Orchestra” (2001).
[redaktu] Diskografio
- 1984 - Rising Force
- 1985 - Marching Out
- 1986 - Trilogy
- 1988 - Odyssey
- 1989 - Trial By Fire: Live in Leningrad
- 1990 - Eclipse
- 1991 - Collection
- 1992 - Fire and Ice
- 1994 - The Seventh Sign
- 1995 - Magnum Opus
- 1996 - Inspiration
- 1997 - Facing the Animal
- 1998 - LIVE!
- 1998 - Concerto Suite for Electric Guitar and Orchestra in Em, Opus 1
- 1999 - Alchemy (albumo)
- 2000 - War to End All Wars
- 2001 - Concerto Suite LIVE
- 2002 - The Genesis
- 2002 - Attack!!
- 2004 - G3 Live: Rockin' in the Free World
- 2005 - Unleash The Fury