Zygmunt Krasiński
El Vikipedio
Zygmunt Napoleon KRASIŃSKI (naskiĝis la 19-a de februaro 1812 en Parizo, mortis la 23-a de februaro 1859 en Parizo) estis granda pola verkisto, poeto kaj unu el "kvar profetoj" (inter Adam Mickiewicz, Juliusz Słowacki, Cyprian Norwid), filozofo. Pseŭdonimo- Spiridion Prawdzicki. Li estis ido de magnata familio Krasińscy.
Li studis legon ĉe Varsovia Universitato. Kiam li elveturis al Svisujo li ekkonis tie literaturon kaj pensadon de eŭropa romantismo. Plej gravan influon al lia menso havis lia patro, Wincenty Krasiński, generalo napoleona, adepto de "ejo de klasikuloj". Neniam Zygmunt ne povis eliri de influo de patro, kiu ingeris same en liaj opinioj politikaj kiel en privata vivado. Krasiński partoprenis en novembra ribelo. Li devis interrompi studadon. Li forveturis eksterlande ke li disliberiĝi de influado de lia patro. Li estadis en Francio kaj en Italio.
Li komencis skribi ankoraŭ en Varsovio tamen famon li gajnis nur post skribado de "Nie-boska komedia" ("Ne-dia komedio") en jaro 1833. En lia plej granda verkaro estas "Irydion" (1836), "Agaj Han" (1834) kaj "Psalmoj de estonteco" (1844-1848). Krasiński estis tre influita per mesianismo. Laŭ li afero de sendependeco de Pollando rilatas de Dia afero. Laŭ multaj Krasiński volis batali sed li estis tute pacifisto.