Ĝermana lingvo
El Vikipedio
Lingvo > Lingvaj familioj > Ĝermana lingvaro
La ĝermana lingvo estas pralingvo de norda Eŭropo, parolita de la ĝermanoj. Ĝi konsistas el tri ĉefaj branĉoj:
- okcidenta ĝermana: afrikansa, angla, frisa, germana, jida, lombarda, nederlanda, skota
- orienta ĝermana (mortinta branĉo): burgunda, gota, vandala
- norda ĝermana (el praskandinavia): dana, sveda, gotlanda; (el Norena:), feroa, islanda, norvega, norna (mortinta)
Antaŭ 2000 jaroj, en norda Germanio, Danio, kaj suda Skandinavio, multaj triboj parolis la ĝermanan, aŭ la teŭtonan pralingvon de la modernaj ĝermanaj lingvoj. Dum 50 generacioj la ĝermanaj dialektoj ŝanĝiĝis tre malrapide, kaj hodiaŭ, en okcidenta Eŭropo, oni parolas la germanan, la anglan kaj la svedan, inter aliaj.
La ĝermanaj lingvoj nun floras en Nordameriko, norda Eŭropo, Sud-Afriko kaj Oceanio kaj estas parolataj de ĉirkaŭ 650 milionoj kiel unua aŭ dua lingvo. El tiuj, ĉirkaŭ 75% parolas la anglan kaj 25% la germanan.
Eĉ hodiaŭ, estas multaj similaĵoj inter la nuntempaj germana kaj angla, ekzemple, en la leksiko, ni trovas: arm (brako), finger (fingro), hand (mano), land (lando), bitter (amara), wild (sovaĝa), wind (vento), warm (varmeta), winter (vintro), Bier/beer (biero), butter (butero), Brot/bread (pano), Haus/house (domo), Maus/mouse (muso), See/sea(maro), Mann/man(viro).
La plej antikvaj skriboj de la ĝermana estas en la gota lingvo en greksimila skribo. La plej fama el la gotaj skriboj estas la Arĝenta Libro, luksa evangeliaro en la gota el la 6-a jarcento.
La norda branĉo devenas de la praskandinavia lingvo. El la modernaj lingvoj, la islanda lingvo estas la plej proksima al la dialektoj de la vikingoj, konataj ankaŭ kiel la Norena.