Norvega lingvo
El Vikipedio
La Norvega lingvo (norvege: Norsk) estas nordĝermana lingvo, kiun oni parolas en Norvegio. Oni skribas ĝin per latinaj literoj, kun la samaj aldonaj literoj kiel la dana lingvo.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Pro la valoza pejzaĝo de Norvegio ĉiam estis centoj da malsamaj dialektoj en jena lando. Sed se oni per "lingvo" intencas diri "skrib-konvencio", tiam fakte ekzistas du norvegaj lingvoj! De 1380 ĝis 1814 Norvegio estis unuiĝinta kun Danio kaj regata el Kopenhago. Dum tiu tempo la dana lingvo, prononcata laŭ norvegaj reguloj, estis parolata en Norvegio. Post la disiĝo de Danio ankaŭ la lingvo disiĝis: al riksmål (= la dana kun kelkaj norvegaĵoj) kaj landsmål, kiu fakte estas planlingvo, kreita de la poeto kaj sciencisto Ivar Aasen el pluraj arkaikaj kamparanaj dialektoj. Ekde 1929 riksmål oficiale nomiĝas bokmål kaj landsmål nomiĝas nynorsk. Nuntempe ambaŭ (skrib)lingvoj samrajte estas uzataj.
[redaktu] Specimenoj (la Patro Nia)
[redaktu] Bokmål
Fader vår, du som er i himmelen!
La ditt navn holdes hellig.
La ditt rike komme.
La din vilje skje på jorden
som i himmelen.
Gi oss i dag vårt daglige brød.
Forlat oss vår skyld,
som vi òg forlater våre skyldnere.
Led oss ikke inn i fristelse,
men frels oss fra det onde.
For riket er ditt, og makten og æren i evighet.
Amen.
[redaktu] Nynorsk
Fader vår, du som er i himmelen!
Lat namnet ditt helgast.
Lat riket ditt koma.
Lat viljen din råda på jorda so som i himmelen.
Gjev oss i dag vårt daglege brød.
Forlat oss vår skuld,
som vi òg forlet våre skuldmenn.
Før oss ikkje ut i freisting,
men frels oss frå det vonde.
For riket er ditt, og makta og æra i all æve.
Amen.
[redaktu] Vikipedioj en la norvega
Ekzistas du vikipedioj en la norvega:
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: