Ĝirafo
El Vikipedio
?Ĝirafo Konserva statuso: Dependa je protektado (LR/cd)[1] |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĝirafo en Kenjo
|
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Giraffa camelopardalis Linnaeus, 1758 |
||||||||||||||
Kie vivas la diversaj ĝirafaj subspecioj
|
Giraffa_camelopardalis_subspecies_map.jpg La ĝirafo (Giraffa) estas genro de remaĉulo el la subordo de parhufuloj; nun vivas nur unu specio, Giraffa camelopardalis. Kune kun la okapio la ĝirafo konsistigas la familion de ĝirafedoj.
La ĝirafo havas eksterordinare longajn krurojn kaj kolon. Ĝi estas la plej alta besto kun kapoalto de 5m. Ĝiaj flankaj fingroj tute malaperis (ili havas nur du fingrojn), sur la kranio troviĝas ostaj kornetoj, kovritaj per haŭto. Ĝia korpo deklivas malantaŭen, la vosto estas mallonga kun kvasto.
Ĝi vivas sur savanoj de Afriko.