Ŝario
El Vikipedio
La Ŝario estas kolekto de sanktaj tekstoj, kiuj reprezentas la leĝaron de islamo. La ŝario devenas de la Korano kaj de la islama tradicio. Popolo en multaj landoj rigardas ŝarion kiel sanigo kontraŭ la diboĉaj registaroj en siaj landoj, kiuj ŝajne fidas en modernismo, ne islamo. Inter aliaj, ŝario fortranĉas la manon de ŝtelisto, malpermesas uzuron, kaj mortpunas adulton. Ŝario naskiĝis en la araba imperio.
Kelkaj islamaj regnoj aplikas ŝarion nur pri civila juro, ekzemple pri geedziĝo kaj divorco. Aliaj ankaŭ pri krima juro. Tuta efiko de ŝario estas unu el la celoj de islamismo
Nordaj federacieroj de Niĝerio adoptis version de ŝario por krima kodo. La konfliktoj pri homaj rajtoj, kiel intencita ŝtonumo de geadultintoj levas diskutegon en la lando kaj internaciajn protestojn.