Agde
El Vikipedio
Agde urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Langvedoko-Rusiljono | ||||
Departemento | Hérault (subprefektejo) |
||||
Arondismento | Béziers | ||||
Kantono | Agde | ||||
Urbestro | S-ro Gilles d'Ettorre 2001-2008 |
||||
Areo | 50,81 km² | ||||
Alto super maro | De 0 al 110 m | ||||
Loĝantoj | 19.988 1999 |
||||
Loĝdenso | 393,2 loĝ./km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Poŝtkodo | 34300 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 34003 |
Agde estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Hérault kaj en la regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝi havas proksimume 20.000 loĝantojn.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Agde situas ĉe la rivero Hérault, nur 4 kilometroj okcidente de la Mediteraneo, kaj 750 kilometroj sude de Parizo. Agde konsistigas la mediteranean havenon de la Suda Kanalo.
Cap d'Agde estas grava banloka centro lokita sur la teritorio de la komunumo.
[redaktu] Historio
Agde (tiam Agathe Tyche) estis origine greka kolonio, starigita de la Foceanoj de Massilia. La simbolo de la urbo, la "Efebo de Agde", datiĝas de la 4-a jarcento a.K., kaj estis malkovrita el la sablo de la rivero Hérault.
Tie okazis la konsilio de Agde en 506.
[redaktu] Vidindaĵoj
Agde estas famkonata pro la tipa, nigra bazalto uzita de la loka arkitekturo, ekzemple kun la katedralo Saint-Etienne starigita je la 12-a jarcento. Sed, inter la vidindaĵoj de la urbo, oni povas ankaŭ mencii :
- La vulkano de Agde estas malgranda vulkano kiu estinĝis antaŭ 500.000 jaroj.
- La ronda baseno (franclingve Bassin rond) estas unu tre malbanala kluzo de la Suda Kanalo. Ĝi ebligas la trapason de la ŝipoj el la Mediteraneo al la Kanalo, do al la Garono kaj al la Atlantika Oceano.
[redaktu] Ĝemelurboj
- Antequera (Hispanio)