Aksinito
El Vikipedio
Aksinitoj estas multkolora mineraloj, kiu troveblas ĉefe en Ameriko kaj Eŭropo. Ili estas triklinaj borosilikatoj kun la ĝenerala formulo de Ca2(A)3Al2BSi4O15, kie A = Fe, Mn, Mg. Tiel oni povas paroli pri diversaj aksonitoj kiel:
- feroaksinito = (Fe), lilabruna ĝis nigra
- magnezioaksinito = (Mg, Fe, Mn), palblua ĝis griza
- manganaksinito = (Mn), flava-oranĝa
- tinzenito = (Fe+Mn), flava, flavruĝa
Pliaj proprecoj: dureco 6,5-7; denseco 3,3; bona fendebleco. Al ĝi similas la mineralo sfeno. Ardiginte ĝin, ĝi fandiĝas kaj la lumon kolorigas al verda.
Ĝi troviĝas ekz. ĉe Rudnik (iama Jugoslavio), Dannemora (Svedio), Scopi-pinto (Svislando)