Alexander Hamilton
El Vikipedio
Alexander HAMILTON (naskita je la 11-a de januaro 1755 aŭ eble 1757, mortinta je la 12-a de julio 1804 en Novjorko) estis usona juristo, soldato kaj politikisto.
Li estis la unua financa ministro de Usono (1789–1795). Lia portreto troviĝas sur la 10-dolara bileto. Li verkis (kun John JAY kaj James Madison) defendan artikolon pri la Usona Konstitucio, Federalist Papers, per kiu ili provis konvinki precipe Novjorkon, kies anoj estis skeptikaj pri la konstitucio.
Kvankam ne estas duboj pri liaj naskiĝaj tago kaj monato, pri la jaro ekzistas kontraŭaj dokumentoj (1755 kaj 1757). Hamilton mem indikis 1757.
Hamilton ne havis duan antaŭnomon kaj, kontraŭ usona kutimo, ne uzis "mezan inicialon". Li mortis pro duelo kun Aaron Burr, politika rivalo.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://bioguide.congress.gov/scripts/biodisplay.pl?index=H000101
- http://www.alexanderhamiltonexhibition.org
- http://web.archive.org/web/20001110000000/www.ios.com/~alstone/forthebk.htm
- http://www.questia.com/PM.qst?a=o&d=58312678
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |