Alkmeono
El Vikipedio
Alkmeono naskiĝis en Krotono en la kvina jarcento a.K., estis kuracisto kaj filozofo, disĉiplo de Pitagoro, eble pli juna ol sia majstro kaj la unua verki traktaton pri naturaj sciencoj. Li instruis ke la animo estas senmorta kaj moviĝas senĉese tiel same kiel la suno; kiel la pitagoranoj, ke la homaj aferoj ekzistas je paroj, duope; ke la sano estas la ekvilibro inter la kontraŭoj, inter la dolĉa kaj amara, la malvarmo kaj la varmo, ktp. kaj ke la aŭtokratio de unu el ili estigas la malsanon. Pere de tiuj ideoj li proklamas la koncepton de "izonomio de la dinamoj", komprenante ĉi tie la grekan signifon de dynamis (potenco, natura forto de la organoj, homaj kutimoj, k.a.); li estis kuracisto de la "fizio" physis, unu el plej eminentaj antaŭsokrataj "fiziistoj" aŭ "fiziologoj".
Antaŭsokrataj filozofoj |
Mileta skolo : Taleso el Mileto · Anaksimandro · Anaksimeno Pitagorana skolo : Pitagoro · Alkmeono el Krotono · Filolao el Krotono · Arkito el Tarento · Timeo el Lokreso Efesa skolo : Heraklito — Elaja skolo : Ksenofano · Parmenido · Zenono el Elajo · Meliso el Samoso Pluralismo : Anaksagoro · Empedoklo — Atomismo : Leŭkipo · Demokrito La sofistoj : Protagoro el Abdero · Prodiko · Gorgio · Hippio · Critio Diogeno el Apolonio |