Sofismo
El Vikipedio
Sofismo estas rezono ŝajne ĝusta, sed fakte erariga, do logika trompo.
Ekzemploj:
Vi ŝatas rajdi sur ĉevalo. La plej bela ŝakfiguro estas ĉevalo. Konkludo: Vi ŝatas rajdi sur la plej bela ŝakfiguro.
Nenia hundo vin mordis. - Ne nia hundo vin mordis.
Vi kutime tagmanĝas, kion vi aĉetis matene. Ĉimatene vi aĉetis libron. Do, vi tagmanĝos libron.
Ofte oni povas trompi per sekretigo de malfavora fakto. Aŭ oni supozas, ke iu ion asertas, sekve oni pruvas, ke ĝi estas stultaĵo, kvankam la oponanto tion neniam asertis. Aŭ oni uzas kiel argumenton tion, kion oni nur devas pruvi.
Sofisto estis helena salajrata profesoro pri filozofio kaj retoriko, kiu fieris esti kapabla pruvi, per verŝajnaj rezonoj, tezojn eĉ kontraŭajn unu al la alia. En ĝenerala senco estas sofisto ĉiu persono, kiu kutime uzas sofismojn en polemiko.