August Zaleski
El Vikipedio
August Zaleski (n. 13-an de septembro 1883 en Varsovio; m. 7-an de aprilo 1972 en Londono), estis pola politikisto kaj diplomato en la 20-a jarcento.
Li studis en londono ekonomian kaj politikan sciencon kaj eklaboris en 1918 en la pola eksterafera ministerio kaj iĝis sendita al Berno. Li estis inter 1919 kaj 1926 pola diplomato en Grekio kaj Italio. Pola puĉo de Józef Piłsudski (12-an de majo 1926, li estis nomumita eksterafera ministro kaj restis en tiu pozicio ĝis 1932. Li estis inter 1935 kaj 1939 prezidento de la kontrola konsilio de la pola Komerca banko.
En la elmigrado ekde 1939 ĝis 1941, li estis eksterafera ministro de la ekzila registaro. Li demisiis pro protesto kontraŭ la politiko de generalo Władysław Sikorski (ĉefministro), kontraŭ proksimiĝo al la Sovetunio. Inter 1943 kaj 1945, li estis gvidanto de la prezidenta kancelierejo.
Post morto de Władysław Raczkiewicz, transprensi li en 1947 la oficon de la ŝtatprezidento en ekzilo kaj restis tiu ĝis 1972.