Józef Piłsudski
El Vikipedio
Józef Piłsudski [PiŭSUDski] (5-a de decembro, 1867 – 12-a de majo, 1935) estis pola revoluciisto kaj ŝtatestro (1918-1922) de Dua Pola Respubliko.
[redaktu] Biografio
Li naskiĝis en la vilaĝo Zułów (Zalavas, en la hodiaŭa Litovio) en malriĉiĝinta poliĝinta litova nobela familio. Li vizitis lernejon en Vilno, en 1885 li studis medicinon en Ĥarkov, en Ukrainio, sed oni suspektis lin en 1886 pro politika agado. Li estis arestita marte de 1887 pro la falsa akuzo pri intenco je kaŝmurdo de la caro Aleksandro la 3-a de Rusio kaj li estis ekzilita al la fora orienta Siberio. Lia frato, Bronisław Piłsudski - kiu estis amiko de amikoj de frato de Lenin -, estis simile sendita al dura laboro (katorga) en orientan Siberion je 15 jaroj.
Jozefo, post sia liberiĝo en 1892, aniĝis en la Pola Socialista Partio. Li komencis aperigi la subteran socialistan novaĵ-gazeton, Robotnik (La laboristo). Februare de 1900, li estis enprizonigita en la Varsovian Citadelon, sed post simulado de psikaj problemoj li eskapis maje de 1901 el la psika malsanulejo de Sankt-Peterburgo, Rusio.
Post erupto de la rusa-Japana milito (1904–1905) Piłsudski vojaĝis al Japanio, kie li sensukcese
[redaktu] Eksteraj ligiloj