Azia Komisiono de UEA
El Vikipedio
La Azia Komisiono de UEA (ankaŭ nomita Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA, KAEM) estas laborgrupo de reprezentantoj de UEA kaj ĝiaj landaj asocioj en Azio.
La Komisiono fondiĝis en 1990. Ĝi eldonas bultenon, mastrumas plurajn projektojn por disvastigo de Esperanto, aranĝas aziajn kongresojn, ktp. Ĝi funkcias per la rento de la tiel nomata Fondaĵo Azio de UEA. Ĝi organizas la Azian Kongreson de Esperanto.
Vidu similajn instancojn: Afrika Komisiono de UEA, Amerika Komisiono de UEA
Enhavo |
[redaktu] Projektoj
- A
Kunlaboro de aliĝintaj landaj asocioj
A-1: regule kunveni en ĉiu UK kaj Azia Kongreso
A-2: interŝanĝadi kaj sendi informojn
- B
Sendi kompetentajn instruistojn al landoj, kie ne ekzistas la movado, au kie estas bezonata altnivelaj instruistoj de Esperanto
- C
Aligi aziajn aktivulojn al UEA
- Ĉ
helpi pri Esperanto-libroj
Ĉ-1: eldono de necesaj libroj
Ĉ-2: transdoni librojn de donacantoj al aziaj esperanto-kluboj, asocioj kaj individuoj, kaj alvokoj al ĉiuj Esperantistoj kaj Esperanto-organizoj
[redaktu] Membro-landoj
[redaktu] Komisionanaro
Prezidanto: s-ro HORI Yasuo el Japanio
Vicprezidanto: s-ro TRAN Quan Ngoc el Vjetnamio
Komisionanoj
s-ro WANG Ruixiang el Ĉinio
s-ro LEE Jung-kee el Koreio
s-ro Tariq Umar CHAUHDRY el Pakistano
d-ro Abdul SALAM el Barato
s-ro Reza TORABI el Irano
Subkomisionanoj
Projekto C
s-ro HAZAMA Hirotomi
Esperanto en Azio
s-ino TAHIRA Masako (provlego)
s-ro ISINO Yosio (presado kaj ekspedo)
Kasafero
s-ino CHO Myung-ja s-ino CHOI Eun-suk
[redaktu] Eldonaĵoj de KAEM
- Bulteno Esperanto en Azio
- Jarlibro de KAEM
- Historio de Esperanto-movado en Azio
[redaktu] Aziaj Esperanto-Asocioj
- Azerbajĝana Esperanto-Asocio
- Ĉina Esperanto-ligo
- Filipina Esperanto-Asocio
- Indonezia Esperanto-Societo
- Kamboĝa Esperanto-Asocio
- Korea Esperanto-Asocio
- Malajzia Esperanto-Asocio
- Mongola Esperanto-Centro
- Pakistana Esperanto-Asocio
- Srilanka Esperanto-Asocio
- Asocio de Esperantistoj de Taĝikio
- Tajlanda Esperanto-Instituto
- Uzbeka Esperanto-Asocio
- Vietnama Esperanto-Asocio
[redaktu] komisiitaj laboroj de UEA
- Informilo de Ĝemelaj Urboj
[redaktu] TTT-ejo
La TTT-ejo de la Komisiono http://www.kaem.org
Malnova ttt-ejo http://www.jei.or.jp/kaem/kaem_kap.htm