Břeclav
El Vikipedio
Břeclav estas urbo kun 25 000 loĝantoj, situanta en suda Moravio, sur maldekstra bordo de rivero Dyje, 20 km de urbo Hodonín.
La vilaĝon kaj akvan burgon fondis Břetislav la 1-a post la jaro 1041 en nove destinita limo al Aŭstrio, sur rando de marĉeja arbaro kaj en strategie grava transiro trans rivero Dyje. La burgo havis ankaŭ administran funkcion. Post oftaj ŝanĝoj de posedantoj Břeclav venis en la manojn de Lichtenštejn-anoj. En la jaro 1534 akiris sinjorejon Žerotín-anoj, kiuj komencis en la jaro 1570 alikonstrui la burgon en renesancan kastelon kun arkada toskana kolonado. Post la tridekjara milito Lichtenštejn-anoj revenis (ĝis la jaro 1945), sed tiuj dediĉis pli grandan zorgon al sidejoj en Valtice kaj en Lednice. Pli signifa reguligo de la břeclava kastelo okazis nur komence de la 19-a jarcento.
Impulso de ekonomia prospero kaj preskaŭ troa evoluo estis en la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento ekkonstruo de fervojo Vieno – Krakovo kaj Břeclav – Brno – Prago, plenigita pli malfrue per fervojo ĝis Bratislava. Pro tio Břeclav fariĝis unuavica trafiknodo, kiu kontribuis al industriigo de la urbo. En la 2-a duono de la 19-a jarcento Břeclav fariĝis urbo.
Sude de la urbo situas grava arkeologia loko Pohansko. Břeclav estas elirloko al areo en Valtice kaj Lednice, ĝi estas centro de etnografia regiono nomata Podluží (folkloraj tradicioj, popolkutimoj, muziko). Kiel fervojnodo kun granda stacidomo en ŝtatlima transirejo al Aŭstrio kaj proksime de ŝtatlimo al Slovakio ĝi havas eksterordinaran signifon.
Sudmoravia regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Břeclav | |
▼ | |
Bavory ~ Boleradice ~ Borkovany ~ Bořetice ~ Brod nad Dyjí ~ Brumovice ~ Břeclav ~ Březí ~ Bulhary ~ Cvrčovice ~ Diváky ~ Dobré Pole ~ Dolní Dunajovice ~ Dolní Věstonice ~ Drnholec ~ Hlohovec ~ Horní Bojanovice ~ Horní Věstonice ~ Hrušky ~ Hustopeče ~ Ivaň ~ Jevišovka ~ Kašnice ~ Klentnice ~ Klobouky u Brna ~ Kobylí ~ Kostnice ~ Krumvíř ~ Křepice ~ Kurdějov ~ Lanžhot ~ Lednice ~ Mikulov ~ Milovice ~ Moravská Nová Ves ~ Moravský Žižkov ~ Morkůvky ~ Němčičky ~ Nikolčice ~ Novosedly ~ Nový Přerov ~ Pasohlávky ~ Pavlov ~ Perná ~ Podivín ~ Pohořelice ~ Popice ~ Pouzdřany ~ Přibice ~ Přítluky ~ Rakvice ~ Sedlec ~ Starovice ~ Strachotín ~ Šakvice ~ Šitbořice ~ Tvrdonice ~ Týnec ~ Uherčice ~ Valtice ~ Velké Bílovice ~ Velké Hostěrádky ~ Velké Němčice ~ Velké Pavlovice ~ Vlasatice ~ Vranovice ~ Vrbice ~ Zaječí | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |