Baŝkira lingvo
El Vikipedio
La baŝkira lingvo (baŝkire: Башҡорт теле) estas ano de la tjurka lingvaro kaj oficiala lingvo de Baŝkirio.
Enhavo |
[redaktu] Parolantoj
La censo de 1989 indikis pli ol 1 047 000 denaskajn parolantojn kaj 26 737 lernintojn en Sovetio. Proksimume 300 000 Baŝkiroj diris ke la tatara estas ilia denaska lingvo.
Baŝkirparolantoj loĝas ĉefe en la Rusia respubliko Baŝkirio, kaj en la najbaraj regionoj Tatario kaj Udmurtio. Multaj loĝas ankaŭ en la Krajo Permo kaj en la Oblastoj Ĉeljabinsko, Orenburgo, Sverdlovsko, kaj Kurgano. Estas grandaj grupoj de Baŝkiroj ankaŭ en Kazaĥio kaj Uzbekio.
[redaktu] Alfabeto kaj dialektoj
Kvankam la Baŝkiroj origine estis Finn-Ugraj triboj, ili unue adoptis la bolgaran lingvon. Post la invado de la Mongoloj, la kipĉaka lingvo plikomuniĝis ĉar ĝi estis la lingvo de la plejparto de la triboj en la Ora Hordo.
La moderna baŝkira lingvo, kiel la simila tatara lingvo, estas bazita je la kipĉaka lingvaro. Hodiaŭ la lingvo havas multajn dialektojn, kiuj estas similaj al la tatara. En pasintaj tempoj, Baŝkiroj uzis la tataran kiel skriblingvon. En la 15-a jarcento, la ĉatagaja lingvo anstataŭis ĝin (sed, laŭ kelkaj esploristoj, ĝin astataŭis la malnova tatara formo de la ĉatagaja) kaj estis uzata ĝis 1923. Kaj la tataran kaj la ĉatagajan oni skribis per la araba alfabeto.
En 1923, skribsistemo estis kreata specife por la baŝkira lingvo, kaj sekvis norma literatura stilo de la lingvo, celante distingi ĝin klare de la "burĝa" tatara dialekto. Unue ĝi uzis modifitan formon de la araba alfabeto. En 1930 alfabeto bazita je la latina anstataŭis ĝin, kiun poste anstataŭis modifita cirila alfabeto en la vintro de 1938.
Nun evoluas nova baŝkira versio de la latina alfabeto. Ĝi intencas anstataŭigi la cirilan antaŭ 2010, kio estas forte influata de simila movado inter Tataroj.
La versio de la cirila alfabeto uzata por la baŝkira estas la rusa alfabeto kun la sekvantaj suplementaj literoj: Ә ә Ө ө Ү ү Ғ ғ Ҡ ҡ Ң ң Ҙ ҙ Ҫ ҫ Һ һ.
La lingvaj kodoj por la baŝkira estas BXK kaj ba.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://bash.bashinform.ru
- http://bashgazet.ru/bash/bnews
- http://www.bashinform.ru/450/index.php?lg=bash§ion=0