Bad König
El Vikipedio
blazono | mapo |
---|---|
Bad König estas banloka urbo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Odenwald, en federacia lando Hesio. Dum 2005 la Germana Esperanto-Kongreso okazis ĉi tie.
La urbo disponas pri terma banejo kaj vasta kuracurba parko. La kunvenejo Kurhaus gastigas koncertojn kaj kongresojn, en subĉiela teatrejo somere sursceniĝas pliaj kulturaj eventoj. Apud la historia urba kastelo troviĝas inter alie modesta memorejo pri la polusa esploristo Carl Weyprecht, kiu naskiĝis en la urbeto kaj laboris precipe en Vieno.
[redaktu] Partnera urbo
Bad König havas partnerajn rilatojn kun la urbo Argentat sur Dordogne en Francio.