Balono
El Vikipedio
Balono (per alia vorto ankaŭ aerostato) estas aparato pli malpeza ol la aero, kiu laŭ principo de leĝo de Arĥimedo moviĝas tra la aero.
[redaktu] Historio
Kiel komenco de balona flugado estas konsiderata la 5-a de junio 1783, kiam ascendis varma-aera balono de fratoj Montgolfieroj antaŭ la okuloj de kortego de Ludoviko la 16-a. La unuaj pasaĝeroj estis ŝafoj, ansero kaj kokino.
Ankoraŭ la saman jaron ascendis ankaŭ la unua per gaso plenigita balono de profesoro Charles. La gasbalonoj poste estis eluzataj en civila kaj ĉefe en armea sfero. Ili estis plenigitaj per hidrogeno aŭ lumgaso kaj fine per danĝera heliumo. Fine de la 19-a jarcento aperis ankaŭ la unuaj uzeblaj direkteblaj balonoj - aerŝipoj.
[redaktu] Armea uzo
La unuan proponon por armea uzo donis jam en la jaro 1783 franco Giroud de Villette post sia flugo per montgolfiera balono. La unua praktika uzo estas alskribata al alia franco. Guiton de Morveau, konsilanto de Komitato por ŝtata bono de la unua franca respubliko, provis per balono transporti en 1793 depeŝojn el sieĝata urbo Condré. Sed la nelikita balono falis en tendaron de malamikoj. Malgraŭ tio li akiris en la sama jaro subtenon por siaj intencoj kaj jam je unu jaro pli malfrue per sia balono Entreprenant (entreprenema) li intervenis en batalojn ĉe Maubeuge. Sed antaŭ tio estis necese kun helpo de kemiisto Antonie Laurent Lavoisier kaj fizikisto Coutelle malkovri kaj priregi novan manieron de sintezo de hidrogeno.
Dum prusa sieĝado de Parizo en 1870 balonoj estis unusola rimedo por komuniko de sieĝantoj de la urbo kaj la resto de Francio. Dum la sieĝado ekstartis 66 balonoj, el kiuj plimulto alflugis kun poŝto kaj pasaĝeroj ekster la prusan ĉirkaŭigon.
Balonoj estis en la 19-a kaj la unua duono de la 20-a jarcento uzataj en armeo kiel gvatanta rimedo - precipe por gvidado de artileria kanonado, dum la dua mondmilito poste kiel kontraŭsubmarŝipa gardistaro.
[redaktu] Nuntempo
En duono de la 20-a jarcento komencis esti kutime alirebla premigita botelgaso kaj ĝi ebligis tiel renesancon de varma-aeraj balonoj kiel hobion de multaj entuziasmuloj.