Banská Štiavnica
El Vikipedio
Blazono | Karto |
---|---|
Banská Štiavnica Bazaj datenoj |
|
Regiono (Kraj): | Banská Bystrica |
Distrikto (Okres): | Banská Štiavnica |
Areo: | 35 km² |
Loĝantaro: | 12.874 (31.12.2004) |
Loĝdenso | 311 loĝ./km² |
Alteco: | 600 (mezo de vilaĝo) m super marnivelo |
Poŝtkodo: | 969 00 |
Telefona antaŭnumero: | 00421 - 45 - .... |
Geografijaj koordinatoj: | 48° 27' N, 18° 53' E Mapo |
Autdistriktkodo | BS |
Tempzono • Somera tempo |
CET: UTC+1 CEST: UTC+2 |
Adreso de oficejo: | Mestský úrad Banská Štiavnica
Radničné nám. 1 |
TTT: | www.banskastiavnica.sk (slovake) |
Retpoŝto: | primator@banskastiavnica.sk |
Politiko | |
Urbestro: | Ing. Marián Lichner |
Banská Štiavnica ( (hungare Selmecbánya, germane Schemnitz) estas urbo kun ĉ. 12.000 loĝantoj en Slovakio, en Distrikto Banská Štiavnica (Regiono Banská Bystrica), ĉ. 50 km sudokcidente de Banská Bystrica, en la vala baseno de Štiavnické vrchy (Montoj de Štiavnica) (hungare:Selmeci-montaro) kun montoj altaj 900–1000 m. Ĝi apartenis ĝis 1918 al Hungario, al fortikaĵa departemento Hont.
Ĝi estis en la mezepoko kaj ĝis fino de la 19-a jarcento floranta minurbo kaj fama altlerneja centro, post elĉerpiĝo de la minejoj, la loĝantaro malpliiĝis kaj ĝis fino de la 20-a jarcento iĝis mallaŭta urbeto. Ĝian industrion reprezentas ligno- kaj konstrumaterialaj uzinoj, tabakfabriko.
En la ĉirkaŭo minis jam la romianoj; en la mezepoko oni mencias unuafoje la lokon en 1217. En la loko akiris minadan juron la Benedikto-ordeno en la 11-a jarcento kaj komencis ekspluati la riĉajn arĝentajn, orajn, kuprajn, plumbajn trovejojn. Post la mongola invado de Hungario (ĉ. 1245) Adalberto la 4-a setligis tien ministojn el Bavario, Saksio, Flandrio. Li deklaris urbo Banská Štiavnica unua libera reĝa minurbo de Hungario. Tiutempe estis verkita la jurlibro de la urbo, kiu estas la plej malnova hungara urba leĝaro. La posedrajton de la minejoj akiris – post la riĉaj lokanoj – la trezoro. Banská Štiavnica formis ĝis 1863 striktan komunumon kun kvin aŭ ses proksimaj minurboj, kun la t.n. sub-hungariaj minurboj ( Kremnica (hu:Körmöcbánya), Banská Bystrica, Pukanec (hu:Bakabánya) , Nová Baňa (hu:Újbánya), Ľubietová (hu:Libetbánya), resp. ĝemelurbo de Banská Štiavnica , Banská Belá (hu:Bélabánya)).
La urbo rebatis sukcese kelkajn turkajn atakojn, la urbo ŝanĝis en 1549 al evangelika kredo. Oni fondis en Banská Štiavnica, en 1735 ministan lernejon; el tiu evoluis la unua eŭropa Minada Akademio, kiun igis akademio Maria Terezia. La instituto pligrandigis en 1807 kun hortikultura katedro; en 1919 ĝi trasetliĝis al Sopron kaj Brno.
La interna urbo de Banská Štiavnica etendiĝas eĉ sur la montodeklivoj, konstruiĝis terase, protektita artobjekto. Al ĝiaj famaĵoj apartenas la Praa kaj Nova fortikaĵo (la antaŭa estas romanik-gotika kirko el la 13-a jarcento, kiun oni trakonstruis en la 16-a jarcento al fortikaĵo; la lasta regas la urbopanoramon kaj konstruiĝis en la 16-a jarcento. El la preĝejoj gravas la plebanio- (13-15-a jarcento), la gotika preĝejo de sankta Katarino (1491–1501) kaj la copf-stila evangelika (1796) preĝejo. La stratojn ornamas multaj eblaj gotikdevenaj, renesancaj kaj barokaj fasadoj de patriciaj domoj kaj palacoj. La urbo havas minadan muzeon kaj botanikan ĝardenon.
En la urbo naskiĝis Miksa Hell, hungara astronomo.