Bartolomeo Vanzetti
El Vikipedio
Bartolomeo VANZETTI, naskita la 11-an de junio 1888 en Villafalletto (en la itala provinco Cuneo) estis fama anarkiisto ekzekutita kun Nicola Sacco je la 23-an de aŭgusto 1927 en urbo Charleston en Masaĉuseco.
Vanzetti en 1908 elmigris al Usono por plibonigi siajn vivkondiĉojn. Li konatiĝis kun anarkiistaj rondoj, kie li havis la karesnomon Tumlin. Tie li ankaŭ konatiĝis kun Sacco.
Vanzetti konatiĝis ĉefe pro tio, ke li estis akuzita kaj mortkondamnita sen konvinkaj pruviloj. Detalojn enhavas la artikolo pri la proceso de Sacco kaj Vanzetti.
Je sia mortokondamno Vanzetti faris faman paroladon, en kiu li interalie diris:
Mi eĉ ne al hundo aŭ serpento, al la plej malalta kaj malfeliĉa kreaĵo de la Tero – al neniu el ili mi dezirus tion, kion mi devis suferi pro aferoj, pri kiuj mi ne estas kulpa. Sed estas mia konvinko, ke mi suferis pro aferoj, pri kiuj mi ja estas kulpa. Mi suferas, ĉar mi estas radikalulo, kaj vere mi estas radikalulo; mi suferis, ĉar mi estis italo, kaj vere mi estas italo.
Inter la du kondamnitoj Vanzetti sendube estis la pli klera; li pli bone parolis la usonan lingvon kaj dum la finparolo en la proceso li parolis ankaŭ por sia kunulo ("mi estas pli bona babilanto"), kvankam li unue forgesis mencii lin. Tamen eble li estis trompita de la ĉarmo de Sacco; kiam en 1941 du anarkiismaj gvidantoj deklaris, ke "Sacco estis kulpa, sed Vanzetti ne", ne klariĝis, ĉu Vanzetti konsciis pri tio. Aliflanke multaj ankoraŭ kredas pri la senkulpeco de ambaŭ.
Anarkiismo | |
Famaj geanarkiistoj |
Piotr Archinov · Émile Armand · Ba Jin · Miĥail Bakunin · Alexander Berkman · Hakim Bey · Jules Bonnot · Voltairine de Cleyre · Georges Cochon · Joseph Déjacque · Buenaventura Durruti · Jacques Ellul · Engel · Sébastien Faure · Francisco Ferrer · Paul Feyerabend · Fisher · Georges Fontenis · Carlo Giuliani · Emma Goldman · Daniel Guérin · Émile Henry · Abbie Hoffman · Lizzie Holmes · Félix Marti Ibañez · Marius Jacob · Hans Jæger · Maurice Joyeux · Naomi Klein · Karl Koch · Petro Kropotkin · Gaston Leval · Friedrich Liebling · Lingg · Ricardo Flores Magón · Anna Mahe · Nestor Maĥno · Errico Malatesta · Émile Masson · Ida Mett · Louise Michel · Federica Montseny · Johann Most · Erich Mühsam · Max Nettlau · Saul Newman · Ito Noe · Parsons · Abel Paz · Giuseppe Pinelli · Pierre-Joseph Proudhon · Ravachol · Elisée Reclus · Rudolf Rocker · Han Ryner · Francisco Sabaté · Nicola Sacco · Victor Serge · Spies · Lysander Spooner · Max Stirner · Laurent Tailhade · Lev Tolstoj · Benjamin Tucker · Jules Vallès · Bartolomeo Vanzetti · Zo d'Axa |
Gepensistoj |
Antikvtempo: Zeno de Citio · Antisteno · Diogeno de Sinopo · Epikuro · Spartako |
Movadaro |
Socialista anarkiismaro: anarki-socialismo · anarki-komunismo · anarki-sindikismo · Proudhona anarkiismo · insurekta anarkiismo · postanarkiismo · anarki-sionismo |
Eventoj |
1-a Internacio (1864) |
Paralelaj movadoj |
Hipio · Punko · Situaciismo · Alimondismo · Ekovilaĝo · Skvatejo (Squat) · Studenta movado |
Artistoj |
Georges Brassens · Léo Ferré · Renaud Séchan · Sex Pistols · The Clash · Noir Désir |
Kantoj |
Al la barikadoj · Maĥnovŝĉino · Kajen · Ulĉjo Okzal · La Dinamito |