Petro Kropotkin
El Vikipedio
Petro KROPOTKIN (1842-1921) estis fama anarĥi-komunisto kaj geografo.
[redaktu] Biografio
Li naskiĝis la 27an de novembro 1842 en Moskvo, en nobela familio. Li eniris en la armeo en 1857 kaj estis sendita, kiel kozaka oficiro, al Siberio. Ekde 1867, li forlasis la armeon por studi matematikon kaj geografion en la universitato de Sankt-Peterburgo. Ekde 1872 li membris en la ĵurasa federacio, anarĥiista organizo kreita de skismo ekde la Unua Internacio. Reveninta en Sankt-Peterburgo li agadis kiel neleĝa propagandisto. Enkarcerigita en 1874, li forfuĝis du jarojn pli poste. Li tiam fuĝis al Britio kaj revenis en Svision, kie li daŭrigis sian agadon kaj publikigis plurajn politikajn verkojn. En 1879 li fondis la gazeton "Le révolté" (la ribelulo). Li estis denove arestita en 1883 post la strikoj de la silkaj laboristoj en Liono. Enkarcerigita en Liono, li estis liberigita en 1886, danke al la interveno de pluraj famuloj, inter kiuj troviĝis Viktoro Hugo. Li tiam instaliĝis en Anglio kaj publikigis diversajn geografiajn kaj politikajn verkojn. Dum la unua Mondmilito li subskribis la Manifeston de la 16. Li revenis en Rusion en 1917, kaj rifuzis ministran postenon, kiun proponis al li KERENSKI. Li singarde reagis fronte al la bolŝevista revolucio. Li mortis la 8-an de februaro 1921 en Dimitrov, apud Moskvo.
[redaktu] Verkoj publikigitaj en Esperanto
- Etiko, I, SAT, 1926
- Al la junuloj. Biografio, SAT
- Revolucia registaro kaj aliaj tekstoj, (tradukis Kribo), La Juna Penso, 1976
- Interhelpo (tradukis J.LEPEIX kaj Valo), SAT/Impeto, 1996
Anarkiismo | |
Famaj geanarkiistoj |
Piotr Archinov · Émile Armand · Ba Jin · Miĥail Bakunin · Alexander Berkman · Hakim Bey · Jules Bonnot · Voltairine de Cleyre · Georges Cochon · Joseph Déjacque · Buenaventura Durruti · Jacques Ellul · Engel · Sébastien Faure · Francisco Ferrer · Paul Feyerabend · Fisher · Georges Fontenis · Carlo Giuliani · Emma Goldman · Daniel Guérin · Émile Henry · Abbie Hoffman · Lizzie Holmes · Félix Marti Ibañez · Marius Jacob · Hans Jæger · Maurice Joyeux · Naomi Klein · Karl Koch · Petro Kropotkin · Gaston Leval · Friedrich Liebling · Lingg · Ricardo Flores Magón · Anna Mahe · Nestor Maĥno · Errico Malatesta · Émile Masson · Ida Mett · Louise Michel · Federica Montseny · Johann Most · Erich Mühsam · Max Nettlau · Saul Newman · Ito Noe · Parsons · Abel Paz · Giuseppe Pinelli · Pierre-Joseph Proudhon · Ravachol · Elisée Reclus · Rudolf Rocker · Han Ryner · Francisco Sabaté · Nicola Sacco · Victor Serge · Spies · Lysander Spooner · Max Stirner · Laurent Tailhade · Lev Tolstoj · Benjamin Tucker · Jules Vallès · Bartolomeo Vanzetti · Zo d'Axa |
Gepensistoj |
Antikvtempo: Zeno de Citio · Antisteno · Diogeno de Sinopo · Epikuro · Spartako |
Movadaro |
Socialista anarkiismaro: anarki-socialismo · anarki-komunismo · anarki-sindikismo · Proudhona anarkiismo · insurekta anarkiismo · postanarkiismo · anarki-sionismo |
Eventoj |
1-a Internacio (1864) |
Paralelaj movadoj |
Hipio · Punko · Situaciismo · Alimondismo · Ekovilaĝo · Skvatejo (Squat) · Studenta movado |
Artistoj |
Georges Brassens · Léo Ferré · Renaud Séchan · Sex Pistols · The Clash · Noir Désir |
Kantoj |
Al la barikadoj · Maĥnovŝĉino · Kajen · Ulĉjo Okzal · La Dinamito |