Blato (insekto)
El Vikipedio
Insektoj > blatoformoj ( ordo Blattodea) > (blatedoj) (blateledoj)
La blatoj estas plataj, ovalkorpaj insektoj, kiuj rapide kuras. Iliaj kruroj estas forte dornaj, la du paroj da flugiloj kuŝas strikte al la korpo, ili havas abdomenaj alpendaĵojn. La masklaj blatoj portas la ovulojn fine de la abdomeno ĝis la apero de la larvoj.
Ili ŝatas la varman, vaporan kaj malluman lokon, multaj specioj vivas en homaj loĝlokoj.
Plej konata estas la kutima (orienta) blato (Blatta orientalis), kiu estas 2-2,5 cm longa brunnigra insekto, kies maskloj estas senflugilaj. La germana blato (Blattella germanica) estas pli malgranda, ĝia koloro estas helbruna, ĝi havas fortajn flugilojn. Ili disvastigas multajn malsanojn.