Bluetooth
El Vikipedio
Bluetooth estas malferma standardo de sendrata konekto inter aparatoj je mallonga distanco. Dank' al Bluetooth ekzemple eblas interŝanĝi adresdatumojn inter poŝtelefonoj, printi de poŝkomputiloj aŭ uzi sendratan kapaŭkultilon por poŝtelefono. La teknikon disvolvis la tiama sveda firmao Ericsson, nun Sony Ericsson.