Charles Robert Richet
El Vikipedio
Charles Robert RICHET (riŝe) (naskiĝis la 26-a de aŭgusto 1850 en Paris, mortis la 4-a de decembro 1935 en Paris) estis famega franco scienculo, kiu ricevis la premion Nobel por la medicino en la jaro 1913.
Profesoro ĉe la Fakultalo de la Medicino, ano de la Scienca Akademio. Li publikigis sennombrajn verkojn pri medicino kaj ankaŭ poeziaĵojn, dramojn, romanojn. Li estis pioniro de la aviado, apostolo de la pacifismo, ktp. Ankaŭ li multe esploris la metapsikiajn fenomenojn kaj verkis traktaton pri la temo. Tiun ĉi branĉon de la scienco li nomis metapsikio (hodiaŭa parapsikologio). Tia grandanima sciencisto estis destinita kompreni la E-an movadon. En ĉiu okazo li montris sian simpation, farante paroladojn, skribante artikolojn, ktp. Du el liaj verkoj: „Paco kaj Milito“ kaj la tragedio: „Sokrato“ estas tradukitaj E-en.