Christlich Demokratische Union Deutschlands
El Vikipedio
La Kristandemokrata Unio de Germanio (germane Christlich Demokratische Union Deutschlands = CDU) estas partio en Germanio. Pluraj el la germanaj kancelieroj anis en ĝi; en 2005 ĝia nuntempa prezidantino Angela Merkel elektiĝis kancelierino.
CDU estis fondita post la Dua mondmilito, kiam la venkintaj aliancanoj permesis fondon de partioj. Ĝi havis la subtenon de la okcidentaj aliancanoj (Britio, Francio, Usono). Ĝiaj fondantoj estis burĝoj, konservativuloj kaj kristanoj. La fundamenta programo de CDU parolas pri la "kristana koncepto pri la homo kaj lia respondeco antaŭ Dio". Ĝia membildo estas tiu de "kristan-demokrata, liberala kaj konservativa partio de la centro". Male al la iama katolika "Centro" (Zentrum) CDU celas aliancigi ĉiujn kristanajn konfesiojn en unu politika partio.
Apartaĵo de CDU estas, ke ĝi rezignis politikan aktivadon en unu el la germanaj provincoj ("landoj"), nome Bavario; tie agadas Kristansociala Unio en Bavario (Christlich-Soziale Union in Bayern = CSU). Kun ĝi CDU havas frakcian union; t. e. la parlamentanoj de la du partioj konsistigas unu solan frakcion en la federacia parlamento.
Enhavo |
[redaktu] Kancelieroj el CDU
Jenaj anoj de CDU estis kancelieroj (ĉefministroj) de Federacia Respubliko Germanio:
- Konrad Adenauer (1949–1963)
- Ludwig Erhard (1963–1966)
- Kurt Georg Kiesinger (1966–1969), estro de "granda koalicio"
- Helmut Kohl (1982–1998)
- Angela Merkel (2005–), estrino de "granda koalicio"
[redaktu] Reunuiĝo de Germanio
Post la unuiĝo de la du germanaj ŝtatoj en 1990 CDU enkorpigis la samnoman partion de GDR, kiu antaŭe deklaris sin socialisma.
[redaktu] Partiestroj
Kiam CDU-ano estis kanceliero de Germanio, kutime li estis ankaŭ partiestro. En 1971 partiestro iĝis Rainer BARZEL, kiu en 1972 sensukcese provis transpreni la kancelierecon. En 1973 estro iĝis Helmut Kohl kaj restis ĝis 1998.
En 1998, kiam CDU malvenkis en la balotoj kaj Helmut Kohl estis akuzita pro kontraŭleĝa traktado de donacoj, partiestro iĝis Wolfgang Schäuble. En 2002 lin anstataŭis Angela Merkel.
[redaktu] Aktuala evoluo
Kvankam CDU malvenkis en la parlamentaj balotoj de 1998 kaj ankaŭ en 2002 ne sukcesis transpreni la regadon, ĝi poste estis tre sukcesa en la provincaj balotoj. Post ĝia sukceso en la provinco Nordrejn-Vestfalio en 2005 kanceliero Gerhard Schröder deklaris sian intencon dissolvi la parlamenton por necesigi novan balotadon. Rezulte de la balotoj de septembro 2005, Angela Merkel fariĝis kancelierino.