Curaçao
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Antiloj > Ĉebordaj Antiloj > Nederlandaj Antiloj > Curaçao < Nederlando
Curaçao (Kuracao) (en Papiamento: Kòrsou) estas la plej granda insulo de la Nederlandaj Antiloj. La ĉefloko estas Vilemstado, ankaŭ la ĉefurbo de la Nederlandaj Antiloj. Curaçao havas proks. 150 000 loĝantoj.
[redaktu] Geografio
Curaçao situas en la suda parto de la Kariba Maro. Kun Bonaire, kaj Aruba kiu en 1986 akiris apartan statuson (Status Aparte) kaj ekde 1996 estas memstara lando en la Reĝlando, ĝi apartenas al la Alventaj Insuloj. La plej alta monto estas la Sint Christoffelberg je la nordokcidenta areo de la insulo (375 m). La insulo konsistas plejparte el koralkalko. Je la sudokcidenta flanko la maro kavigis la koralkalkon, pro kio ekestis natura haveno Schottegat kiu estas ligata kun la maro per la Sint Annabaai. Je ambaŭ flankoj de tiu golfeto situas ambaŭ urbopartoj de Willemstad: Punda kaj Otrabanda. Geografia pozicio:(12° 06′ 60″ N; 68° 55′ 48″ U Mapo)