Kroata lingvo
El Vikipedio
Kroata estas lingvo apartenanta al sudslava lingvaro, subgrupo de Slava lingvaro de la Indo-Eŭropa lingvaro.
La kroata lingvo baze tre similas al la serba lingvo kaj bosna lingvo, ĉar ĉiu tri evoluis el la novštokava. Pli frue oni menciis ilin sub nocio "serbokroata". Post disfalo de Jugoslavio en la diversajn naciŝtatojn, la diversaj variantoj iĝis rekonataj kiel diversaj lingvoj.
Enhavo |
[redaktu] Aboco kaj elparolo
La lingvo skribatas per la latina abocokun kelkaj kromsignoj.
La kroata aboco havas 30 literojn:
a, b, c, č, ć, d, dž, đ, e, f, g, h, i, j, k, l, lj, m, n, nj, o, p, r, s, š, t, u, v, z, ž.
La literoj kiel q, w, x, y aperas nur en fremdlingvaj nomoj. La digramoj dž, lj kaj nj aperas kiel unuopaj literoj en la aboco (nur ĉe kelkaj vortoj devas ilin trakti du literoj). La kromsignoj estas alĝustigeblaj tiel (atenton, la Đ ne intermikseblas kun la islanda Ð):
Č: | Č | č: | č |
Ć: | Ć | ć: | ć |
Đ: | Đ | đ: | đ |
Š: | Š | š: | š |
Ž: | Ž | ž: | ž |
La plimulto de la literoj elparolendaj kiel en la Esperanto. Esceptoj:
- č = ĉ
- ć = ĉ aŭ tj.
- dž = ĝ
- đ = mola dj; simila al hungara gy
- h = malantaŭa "aĥ"-Ĥ,
- lj, nj = molaj konsonantoj.
- š = ŝ
- ž = ĵ
d, b, kaj g estas ĉiam voĉaj, t, p kaj k malpli aspiracia ol xce la germana. La sonantoj e kaj o estas (kompare al la germana) ĉiam malfermaj.
[redaktu] Disvastiĝo kaj dialektoj
La kroatan lingvon parolas ĉ. 4,8 milionoj da homoj en Kroatio kaj en partoj de Bosnio kaj Hercegovino, precipe en Hercegovino, centra bosnio kaj bosna Posavina, kiel gepatra lingvo. Ĝi estas oficiala lingvo en Kroatio kaj (kun mit Bosnisch und Serbisch) in Bosnio kaj Hercegovino.
Krom tio ĝi estas minoritata lingvo en Hungario kaj en aŭstra Burgenlando. La burgenlandkroata lingvo havas propran skriban normon, kiu baziĝas sur la ĉakava dialekto.
La dialektoj de la kroata lingvo dividiĝas je tri grandaj grupoj, kiuj estas nomumitaj laŭ la demanda vorteto kio (ča, kaj, što): ĉakava dialketo (ĉe marbordo, Istrio, Dalmatio plimulto de la insuloj, Burgenlando), kajkava dialekto (norde de Kupa kaj supra fluo de Save) kaj ŝtokava dialekto (suda Dalmatio, Bosnio kaj Hercegovino kaj Slavonio).
La Lingva kodo (Language Code) estas hr
(laŭ ISO 639); la kodo por "serbokroata" estis sh
(2000-02-18 retirita).
[redaktu] Gramatiko
La kroata havas 7 kazojn: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, vokativo, instrumentalo kaj lokativo.
[redaktu] Diferencoj al serba kaj bosna
[redaktu] Fonetika diferenco
Ĉiu tri lingvoj uzas la samajn fonemojn. Kelkaj vortoj diferenciĝas fakte en la fonetika formo. La ortografio sekvas la fonologajn bazvortojn, la diferenco reaperas en la skriba formo. La plej okulfrapa diferenco estas la ijekaviŝ kaj ekaviŝ (la diversa redono de la praslava voĉo jat):
ijekaviŝ (kroata, bosna kaj parte serba) vs. ekaviŝ (serba en Serbio):
ijekaviŝ (i-iga formo) | ekaviŝ (e-iga formo) | ||
---|---|---|---|
jat en longaj silaboj | rijeka | reka | (rivero) |
jat en mallongaj silaboj | mjesto | mesto | (loko) |
jat antaŭ o | htio | hteo | ([li volis]) |
aliaj diferencoj:
Kroata | Serba | ||
---|---|---|---|
h post u | suh | suv | (seka) |
Vortoj kun deveno opć- | općina | opština | (komunumo) |
[redaktu] Gramatiko
En la kroata oni uzas pli ofte post helpverboj infinitivon, dum kio la srba kaj bosna uzas da (ke). Sed ambaŭ varianto estas permesita. Ekzemple:
- Kroata: Moram raditi (Mi devas labori)
- Serba: Moram da radim ("Mi devas, ke mi laboru")
...
[redaktu] Vortostoko
Diferencoj en la bazvortoj al la serba:
- Kroata: tjedan, serba: nedjelja/sedmica (semajno)
- Kroata: tisuća, serba: hiljada [el la greka] (mil)
- Kroata: zrak, serba: vazduh (aero),...
Kelkaj nocioj diferenciĝas ĉe genro:
- Kroata: pojava (f), serba: pojav (m) (apero)
- Kroata: minuta (f), serba: minut (m) (minuto)
- Kroata: osnova (f), serba: osnov (m) (bazo)
- Kroata: porez (m), serba: poreza (f) (imposto)
Krom la malmulta diferenco en la bazvortoj, ekzistas pli granda diferenco kompreneble ĉe adaptigo de la fremdaj vortoj:
- En la kroata lingvo ekzistas relative malmultaj fremdvortoj, anstataŭ tio oni preferis novkreon de vortoj. Tio estis en la 1990-aj jaroj politike apogite: zrakoplov - avion (flugmaŝino), odrezak - šnicla (tranĉo),... En la ĉiutaga lingvo ekzistas pli da fremdvortoj ol en la skribita lingvo (germanismoj norde, itala influo ĉeborde)
- La grekdevenaj vortoj estis transprenitaj ĉe la kroata el la mezepoka latina lingvo, la serba transprenis tiujn direkte el la (bizanca) greka: ocean - okean, barbar - varvar, kemija - hemija, Betlehem - Vitlejem...
- En la hodiaŭa kroata la fremdvortoj kun latina radiko ĉiam ricevas la sufikson -irati, en la serba -ovati kaj -isati: identificirati - identifikovati, informirati - informisati...
[redaktu] retpaĝo
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Slava lingvaro |
---|
Okcidentslavaj: ĉeĥo-slovakaj (ĉeĥa lingvo | slovaka lingvo | knaana lingvo) | soraba lingvo (suprasoraba lingvo | malsuprasoraba lingvo) | leĥikaj lingvoj (pola lingvo | pomoria lingvo (kaŝuba lingvo | slovena lingvo) | polaba lingvo) |
Sudslavaj: okcidentaj slavaj lingvoj (serbokroata lingvo (kroata lingvo | serba lingvo | bosnia lingvo | montenegra lingvo) | slovena lingvo) | orientaj sudslavaj lingvoj (makedona lingvo | bulgara lingvo | malnovslava lingvo) |
Orientslavaj: belorusa lingvo | ukraina lingvo | rutena lingvo | rusa lingvo |